Ivan Liprandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Liprandi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1790 (1790-07-17)
en Rusia Imperio
Morto 9-an de majo 1880 (1880-05-09) (89-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Malnova Kristana Tombejo de Odeso vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Gefratoj Pavel Liprandi vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Petroviĉ Liprandi (ruse Иван Петрович Липранди; la 28-a de julio [malnovstile 17a de julio] 1790 — la 21-a de majo [malnovstile 9a de majo] 1880) estis rusa oficiro de la polico (spiono), generalo, kaj memorverkisto de hispana kaj itala deveno. Li estis la pli aĝa frato de la oficiro Pavel Liprandi.

Lia patro Pietro estris en Rusio armofabrikojn kaj organizis tiujn de la caro Aleksandro, antaŭ reveni el Rusio al sia naskourbo Piemonto.

Dum la Finna Milito kaj la Napoleonaj militoj, Ivan ricevis reputacion de rimarkinda duelisto kaj framasono. Post la falo de Parizo en 1814, li ekinteresiĝis pri la sekretpolicaj metodoj kaj faris iom da kampolaboro kun Vidocq.

Komence de la 1820-aj jaroj, Liprandi servis en Odeso subestre de la princo Voroncov, kaj helpis esplori la Danubajn princlandojn pere de rusaj spionoj. Dum tiu restado en Novorusio, li renkontis Aleksandr Puŝkin preskaŭ ĉiutage kaj estis tre amika al li. Poste la verkisto priskribos lin kiel Silvio en "La pafo" (1830), novelo inspirita de anekdoto rakontita de Liprandi.

Post la Decembrista revolucio, Liprandi estis por mallonge arestita kaj devis lasi la militservon (kvankam la decembristoj konsideris lin la registara spiono). Li plu estis "oficiro por specialaj komisioj", unue ĉe la Ministerio pri Internaj Aferoj (elde 1840), kaj poste ĉe la Registara Oficejo (ekde 1856).

Liprandi ludis elstaran rolon en la malkovro kaj neniigo de la Petraŝevskij-Rondo. Laŭ ordono de la ministro de internaj aferoj Lev Perovski, li spionis ĝin dum unu jaro kaj la 20-an de aprilo 1849 prezentis kvar listojn de la anoj, iel aŭ tiel rilataj al la rondo. Ĉiuj ili estis arestitaj. La Esplorkomisiono invitis Liprandi esprimi sian opinion pri la afero, kaj evidente li kontribuis al la kulpokondamno.

Komence de la 1850-aj jaroj, Liprandi estis komisiita spioni supozitajn komplotajn agadojn de la malnovritanoj. Post longa studo de diversaj sektoj, li konkludis, ke ili estas nedanĝeraj por la registaro.

En siaj lastaj vivojaroj, Liprandi verkis historion de la Rusia kampanjo de Napoleono, kolektinte informon de ankoraŭ vivaj veteranoj de la milito. Tiujn materialojn uzis la verkisto Leo Tolstoj en sia romano Milito kaj paco, poste sendinte al li subskribitan ekzempleron de la unua eldono. Liaj rememoroj estis aprezataj kiel plej detala fonto pri la suda ekzilo de Puŝkin.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mallonga revizio de la Patriota Milito de la 17-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro (Sankt-Peterburgo, 1858);
  • La Batalo de Borodino (1861);
  • La orienta demando kaj Bulgario (Wiley, 1868);
  • Bulgario (1877);
  • Rigardo al la militscenejo en Danubo ktp. (1878).
  • Multnombraj artikoloj (pri la malnovritanoj kaj ne nur), publikigitaj en Russkaja Starina kaj la Rusia Arkivo de Pjotr Bartenev.