János Czimeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Czimeg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1823 (1823-05-15)
en Szeged
Morto 26-an de februaro 1876 (1876-02-26) (52-jaraĝa)
en Graz
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

János Czimeg [jAnoŝ cimeg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czimeg János estis hungara inventisto, inĝeniero.

János Czimeg [1] naskiĝis la 15-an de majo 1823 en Szeged, li mortis la 26-an de februaro 1876 en Graz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Czimeg frekventis katolikan liceon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec. Li estis la unua, kiu venis el Szeged, krome li lernis en la akademio ĉiuspecajn studobjektojn, eĉ lingvojn. Li estis inĝeniero-oficiro dum la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li migris al Parizo. Li fondis uzinon, kie oni produktis lian inventon: spegulojn kun arĝenta tekniko. Li inventis ankaŭ la silkofadenojn kun arĝenta aŭ ora glazuroj. Li hejmenvojaĝis por ripozadi en 1861, ekde 1865 li jam vivis en sia naskiĝurbo. Li projektis Placon Széchenyi en Szeged, li fondis kaj redaktis gazeton 2 jarojn, li partoprenis en instalo de loka banko. En la jaro 1867 li estis gvidanto de Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), poste li gvidis la monerofaradon en Körmöcbánya. En 1873 li inventis apartigan metodon de arĝentoj kaj kuproj. Li ricevis la titolon reĝa mina konsilisto. Li vojaĝis al Graz por resaniĝi, kie li mortis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]