János Szávai
János Szávai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1940 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1963) Universitato de Ĝenevo (–1966) |
Familio | |
Patro | Nándor Szávai |
Patrino | Magda Szávainé Demény (en) |
Edz(in)o | Anikó Szegedi |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto literaturkritikisto universitata instruisto man of letters (en) literatursciencisto Literatura tradukisto kritikisto diplomato tradukisto |
János Szávai [jAnoŝ sAvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szávai János estis hungara literaturisto, tradukisto, altlerneja instruisto, diplomato. Lia patro estis Nándor Szávai, lia edzino estis Anikó Szegedi.
János Szávai[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1940 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Szávai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963, poste nelonge li plustudis en Universitato de Ĝenevo, fine li doktoriĝis en la universitato Eötvös en 1968. Inter 1963-1968 li instruis en pluraj lernejoj, poste en literatura instituto. En 1975 li ekinstruis en universitato Eötvös, kie li estis levita docento en 1978, post jardeko profesoro. Intertempe li kandidatiĝis en 1974, li doktoriĝis (DSc) en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio kaj interrompe li instruis en Parizo inter 1982-1985 kaj 1998-2005. Li estis ankaŭ diplomato en Parizo (1990-1994). Li edziĝis en 1966, post 2 jaroj filino naskiĝis. Li ricevis francajn kaj hungarajn premiojn inter 1989-2014.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Martin du Gard világa (1977)
- Introduction à la littérature hongroise (1989)
- La Hongrie (1996, ankaŭ japane, nederlande, rumane, bulgare)
- A kassai dóm – Közelítések Márai Sándorhoz (2008)
- Pascal örvénye, avagy a progresszió hullahegyei (2013)
- A követ minden követ követ - Fejezetek egy emlékiratból (2022)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- François de La Rochefoucauld: Maximák
- Montesquieu: A rómaiak nagysága és hanyatlása
- Jean Giraudoux: Églantine
- Marguerite Yourcenar: Opus nigrum
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM71158;jsessionid=A3D36E39718D641B684511EB4141266A hungarlingva datenaro de muzeo