János Xántus (etnologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el János Xántus (patro))
János Xántus
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1825 (1825-10-05)
en Erdőcsokonya
Morto 13-an de decembro 1894 (1894-12-13) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato de Pécs
Okupo
Okupo zoologo • ornitologo • desegnisto • natursciencisto • etnografo • vojaĝisto
vdr

János XÁNTUS [jAnoŝ ksAntus], hungare Xántus János, angle John Xantus de Vesey estis hungara etnologo.

Grafikaĵo pri János Xántus
Skulptaĵo pri Xántus

Li naskiĝis en la 5-an de oktobro 1825 en la tiama Csokonya. Li mortis en la 13-an de decembro 1894 en Budapeŝto. Lia nomo estas rekonebla en Chaenactis xantiana, Hylocharis xantusii, Phyllodactylus xanti, Xantusiidae.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis lernejojn en Győr kaj Pécs kaj diplomis pri juro en 1847 en Pest (urbo). Li batalis en la hungara armeo en 1848, kie li estis militkaptito. La Habsburgoj kondamnis lin je mallibereco, kie li rifuĝis kaj migris al Usono. En 1853 li instruis en universitato, kolektis diversajn bestojn kaj kreskaĵojn, fine, kiel Lajos VÉSEY [lajoŝ vEŝei], servis en la usona armeo. Tiutempe Karl May profitis priskribojn de Xántus en la mondfamaj indianaj libroj. Li sendis kolektitan materialon al Hungario, tial li estis ekstera ano de Hungara Scienca Akademio. En 1861 li revizitis Hungarion, poste li estis usona diplomato, fine li hejmenvenis en 1864. Post 2 jaroj li fondis Bestoĝardenon kaj Botanikan ĝardenon de Budapeŝto, poste li vojaĝis al Cejlono, Ĉinio, Siamo, Japanio kaj Borneo. Lia kolektaĵo faris pli riĉa la Hungaran Nacian Muzeon.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Leteroj el Usono Xantus János levelei Éjszakamerikából 1858
  • Descriptions of supposed new species of birds, from cape St. Lucas, Lower California, Notes on a collection of birds, made … at cape St. Lucas, Filadelfio 1859
  • Vojaĝo en suda Kalifornio Utazás Kalifornia déli részeiben 1860
  • Kelkaj semajnoj en Cejlono Néhány hét Ceylon szigetén 1877
  • Dumvojaĝaj rememoroj pri Singapuro kaj la ĉirkaŭaĵo Uti-emlékeim Singapoore és vidékéről, 1879

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungarlingva Vikipedio