Józef Retinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Retinger
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1888 (1888-04-17)
en Krakovo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 12-an de junio 1960 (1960-06-12) (72-jaraĝa)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortokialo pulma kancero
Tombo North Sheen Cemetery
Lingvoj francapola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Londono • Bartłomiej Nowodworski High School
Parencoj Emilian Czyrniański
Okupo
Okupo diplomatoverkistopolitikisto
vdr

Józef Hieronim Retinger (m. la 17-an de aprilo 1888 en Krakovo, m. la 12-an de junio 1960 en Londono, milita pseŭdonimo en la Dua Mondmilito Salamandra, "Salamandro", kaj Brzoza, "Betulo") estis pola politikisto, akademiulo, internacia politika aktivulo kun aliro al kelkaj el la gvidaj potencoperantoj de la 20-a jarcento, publicisto kaj verkisto.

Jam kiel talenta studento en Parizo kaj Londono li renkontiĝis kun la gvidaj tiutempaj homoj de muziko kaj literaturo. Precipe, li iĝis amiko de la samlandano Joseph Conrad. Dum la Unua Mondmilito, la juna Retinger politike aktivis en Aŭstrio-Hungario kaj la Rusia Imperio nome de la pola sendependisma movado. Sekvante malsukcesan provon peri pacon inter Aŭstrio-Hungario kaj la Aliancanoj de la Unua Mondmilito, li devis retiriĝi al Centra Ameriko, kie li iĝis ekonomia konsilisto.

Post la Ekapero de la Dua Mondmilito, li estis ĉefa konsilisto de la pola ekzila registaro. Frue en 1944, aŭdaca misio en milite okupita Pollando per paraŝuto, kun la helpo de brita sekreta servo, aldonis al lia renomo de mistero. Framasono kun Reputacio kiel griza eminenco, post la Dua Mondmilito li estis kunfondanto de la Eŭropa Movado, kiu kondukis al la establado de la Eŭropa Unio, kaj estis gvida motoro en formado de la sekretemaj Bilderberg-konferencoj, el kiu kreskis la same sekretema internacia "Bilderberg-grupo" de influhavaj politikistoj kaj ekonomikistoj.