József Szűr Szabó

From Vikipedio
Jump to navigation Jump to search
József Szűr Szabó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1902 (1902-03-04)
en Goražde
Morto 27-an de aŭgusto 1993 (1993-08-27) (91-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • karikaturisto • grafikartisto • scenografo
Information icon.svg
vdr

József Szűr Szabó [jOĵef sUr sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szűr Szabó József estis hungara karikaturisto, ilustristo, grafikisto, pentristo, dekoraciisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szűr-Szabó aŭ Szűr-szabó.

Afiŝo de József Szűr Szabó

József Szűr Szabó [1] naskiĝis la 4-an de marto 1902 en Goražde (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Federacio Bosnio kaj Hercegovino), li mortis la 27-an de aŭgusto 1993 en Budapeŝto.

Biografio[edit | edit source]

József Szűr Szabó studis en Reĝa Industriarta Lernejo, poste li akiris pentristan diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1927. Lia ĉefinstruisto estis János Vaszary (pentristo). Post siaj studoj li aliĝis al pluraj pentristaj grupoj kaj partoprenis en ekspozicioj. Post jaroj li forlasis la pentradon kaj ilustris, baldaŭ li estis konata karikaturisto. Liaj karikaturoj aperis en ĉiuj gravaj hungaraj gazetoj. Tamen menciindas, ke ekde fondo de gazeto "Ludas Matyi" konstante aperis liaj desegnaĵoj ĝis la emeritiĝo (1945-1989). Li estis ankaŭ dekoraciisto kaj marionetoplanisto inter 1945 kaj 1958 en Pupteatro (Budapeŝto). Ekde la 1960-aj jaroj li denove komencis pentradi. Kiel emerito, li vizitis la redaktorejon kaj li desegnis sur la muron karikaturojn pri la kolegoj. Tiu domo jam estas malkonstruita, tamen tiu muro estas protektata kaj oni gardis ĝin. Li ricevis premiojn inter 1954-1987.

El solaj ekspozicioj[edit | edit source]

El kolektivaj ekspozicioj[edit | edit source]

Elektitaj pentraĵoj[edit | edit source]

  • Kalapos lány
  • Udvaron
  • Kisvárosi hangulat

Elektitaj libroilustraĵoj[edit | edit source]

  • Sándor Bródy: Az egri diákok (1955)
  • Szűr Szabó József karikatúrái (1964) (memstara kolektaĵo pri karikaturoj)
  • Magda Kertész: De az alma ugye jó volt?! (1968)

Fontoj[edit | edit source]

Referencoj[edit | edit source]