József Szekrényessy
József Szekrényessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1811 en Győr |
Morto | 7-an de aŭgusto 1877 (66-jaraĝa) en Újpest |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Dániel Szekrényessy (en) kaj Endre Szekrényessy |
Edz(in)o | Etelka Slachta (en) |
Infanoj | Árpád Szekrényessy, Kálmán Szekrényessy |
Okupo | |
Okupo | juristo |
József Szekrényessy [jOĵef sekrÉnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szekrényessy József estis hungara advokato, entreprenisto, kulturisto. Lia nobela antaŭnomo estis székelyhídi [sEkejhIdi], lia konata frato estis Endre Szekrényessy, liaj plej konataj filoj estis Kálmán Szekrényessy, Lajos Szekrényessy kaj Árpád Szekrényessy.
József Szekrényessy[1][2] naskiĝis la 16-an de aprilo 1811 en Győr, li mortis la 7-an de aŭgusto 1877 en Újpest.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Szekrényessy post siaj studoj estis juristo de grafoj György Andrássy, poste de István Széchenyi. En 1840 li malfermis memstaran advokatejon, el tio li riĉiĝis. Depost fino de la hungara revolucio de 1848 kiel simpatianto de la revolucio li ne povis esti plu advokato, sed li estis entreprenisto. Ekzemple li luis banejon en Budao (urbo) por aranĝi kulturajn renkontiĝojn (tiam ili estis malpermesitaj en oficialaj ejoj). Li agis en ĉiuj kulturaj branĉoj kiel mecenato kaj patrioto. La publiko donacis al li epiteton "posteulo de Széchenyi". Li edziĝis en 1842, lia edzino naskis plurfoje.
Liaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A véletlen úrrá levés (komedio prezentita en 1833)
- A reá szedett atyafiak (komedio prezentita en 1834)