Jabloneček (Ralsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jabloneček
Jabloneček
pereinta municipo
Jabloneček, ŝoseo kun biciklovojo 241, malantaŭe ĉeĥa lernejo, antaŭe eksa soldata manĝejo
Oficiala nomo: Jabloneček
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra muicipo Ralsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Domoj 0 (2011)
Situo Jabloneček
 - koordinatoj 50° 36′ 17″ N 14° 52′ 59″ O / 50.60472 °N, 14.88306 °O / 50.60472; 14.88306 (mapo)
Katastro 24,02 km² (2 402 ha) Jabloneček
Loĝantaro (2011)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jabloneček (Ralsko)
Portalo pri Ĉeĥio

Jabloneček estas neenloĝita parto de urbo Ralsko en distrikto Česká Lípa en Ĉeĥio, sur loko de pereinta municipo Jablonec (popole nomata Jabloneček, germane Gablonz bei NiemesGablonec). Ĝi troviĝas proksimume 6 km nordoriente de Kuřívody, en oriento de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo la municipo pereis. Fine de la jaro 2015 tiu ĉi setlejo restas daŭre neenloĝita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
18691 930
18801 818
18901 634
19001 511
19101 523
19211 428
JaroLoĝantoj
19301 341
195020
19610
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
20010
20110

Pluaj informoj[redakti | redakti fonton]

De tempo al tempo loĝata kabano en Jabloneček
Eksa germana lernejo en Jabloneček

Jabloneček estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 24,02 km². La devena katastra teritorio de la pereinta municipo estis Jablonec kaj ĝi havis proksimume 4x malpli grandan areon. La municipo havis administre subigitajn domarojn Chlum (0,5 km) kaj Prosíčka (1,5 km).

Jabloneček troviĝas en mallarĝa rivervalo, kie havas fontejon rojo Mukařovský potok. Tra la valo kondukas ŝoseo el Mukařov ĝis Hvězdov kun biciklovojo 241, malantaŭ supra fino de Jabloneček estas malpermesi enveturi per motorveturiloj, ĉar ĉi tie komenciĝas, sole per bicikloj traveturebla, ĉasrezervejo Židlov. Estas ĉi tie tri kabanoj (el tio du malgrandaj kabanetoj), kiuj estas en somera periodo eluzataj de kabanŝatantoj kaj refereŝigantoj, plu estas ĉi tie ripozejo por biciklistoj.

En la norda parto de la nuntempa katastra teritorio troviĝas malgrandaj restaĵoj de burgo Křída el la 14-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia setlejo[redakti | redakti fonton]

Jablonec estas unuafoje menciita en la jaro 1352. Tio estis paroĥa vilaĝo kun preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria, sed kiu ne konserviĝis. En la jaro 1896 ĉi tie estis trovita trezoro – poto kun 200 brakteatoj.[1]

En la jaro 1933 ĉi tie estis konstruita ĉeĥa lernejo, kiun vizitis ankaŭ infanoj el kelkaj germanaj familioj.

Periodo de la armea spaco[redakti | redakti fonton]

Post unu jaro, kiam finiĝis la dua mondmilito la municipo estis enmembrigita en soldatan ekzercspacon kaj el pli granda parto egaligita kun la tero. La dominaĵo de la municipo - preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria, kiu situuis en deklivo kontraŭ la ĉeĥa lernejo, estis fare de la armeo forpafita kaj hodiaŭ restis el la preĝejo nur ruinoj. Lasta diservo ĉi tie okazis ĝuste en tago de konsekro de la preĝejo (la 8-a de septembro 1947).

Post la veno de sovetaj soldataroj en Ralskon post la jaro 1968 ĉi tie estis konstruita raketa bazo (la kerno estis sur la suda teraso de la valo suuper la municipo en loko de pereinta domaro Chlum) kaj la teritorio estis unu el la plej gardataj en la spaco. Por bezono de la soveta armeo estis konstruitaj kelke da paneldomoj, sed tiuj post la jaro 1990 kadukiĝis kaj ili estis ankaŭ deŝiritaj.

Ĝis hodiaŭaj tagoj staras el 85 domoj nur du, sed eĉ tio estas kompare kun la ceteraj pereintaj municipoj en Ralsko escepta. Ili servis kiel lernejoj, unu germana, la alia ĉeĥa. La germana lernejo estas iom pli malnova kaj la konstruaĵo estas tute kadukiĝinta. La ĉeĥa lernejo en sia tempo, kiam ĝi estis konstruita, estis tre moderna konstruaĵo, sed hodiaŭ ĝi estas ankaŭ en malbona stato. Tiuj ĉi domoj ne estis detruitaj, ĉar pli poste uzis ilin soldatoj. La domoj, kiuj situis en la vilaĝplaco, estis krom la jam menciitaj lernejoj detruitaj kaj sur iliaj lokoj estas eksaj parkumejoj por soldataj celoj. Restaĵoj de domoj estas bone videblaj sur deklivoj en la okcidenta parto de la municipo. La ruinoj de perimetraj muroj atingas loke eĉ du metroj de alteco. La plej oftaj restaĵoj de la konstruaĵoj ni trovos en la norda parto de Jablonec (sur la norda deklivo de la valo, ĉirkaŭ flanka ravino). Temis pri agrikulturaj kamparanaj domoj kaj bienoj. Troviĝas ĉi tie unuopaj muroj, surŝutitaj eĉ libere alireblaj keloj. Estas ĉi tie granda kvanto artefaritaj rezervujoj por akvo. Aperas ĉi tie ne markitaj profundaj putoj, kelkaj estas kovritaj per paneloj. La ĉirkaŭaĵo de Jablonec estis antaŭe malpli arbarkovrita ol ĝi estas hodiaŭ. Apud la eksa ĉeĥa lernejo situis konstruaĵo de soldata karaktero (la eksa soveta manĝejo – jam ankaŭ detruita same kiel ĉiuj soldataj objektoj).

Post nuligo de la armea spaco[redakti | redakti fonton]

Fotografio el la unua jaro de landarta festivalo en Jabloneček dum ekspozicio en Regiona sciencista biblioteko en Liberec

Post foriro de la sovetaj soldataroj kaj nuligo de la armea spaco en la 1990-aj jaroj establis Ministerio de enlando de Ĉeĥio rifuĝintejan tendaron, sed ĝi funkciis ĉi tie proksimume nur unu netutan jaron. Poste ĝi estis transŝovita en alian eksan soldatan objekton ĉe Bělá pod Bezdězem, kie ĝi estas konata ekde tiu tempo kiel rifuĝintejo Jezová.[2]

En la jaro 2010 estis sur ambaŭ valaj terasoj super la eksa municipo konstruitaj kaj trafikigitaj tri partoj (la plej granda en sudo en loko de la eksa raketa bazo kaj la pereinta Chlum) de Fotovoltaika elektrejo Ralsko Ra 1.

En majo de 2016 en Jabloneček okazis la unua jaro de festivalo Ŝanĝoj en Geoparko Ralsko kun plejparte de landarta celigo, sed konsisto estis ankaŭ muzika konsistero, diversaj metiejoj kaj prelegoj pri la historio de la pereinta municipo kaj la ĉirkaŭaĵo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jablonec (Gablonz) - Historie. www.zanikleobce.cz. Alirita 2015-09-01.
  2. Jablonec. www.mestoralsko.cz. Alirita 2015-09-02.[rompita ligilo]
  3. Festival Proměny v Geoparku Ralsko. geoparkralsko.cz. Arkivita el la originalo je 2016-06-12. Alirita 2016-05-31.