Jacob Strauß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Strauß
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Bazelo
Morto 1530
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Jacob STRAUSS, (naskiĝinta ĉirkaŭ 1480 en Bazelo, mortinta antaŭ 1530) estis evangelia teologo kaj reformisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1495 Strauß estis instruisto diversloke. En 1515 li studis en Freiburg im Breisgau kie li doktoriĝis pri teologio. Ĉirkaŭ 1521 li aperis kiel predikanto evangelia en Berchtesgaden. Poste li iris en Tirolo kie li allogis en Schwaz kaj en Hall in Tirol milojn da fideluloj. Tiam li ade batalis kontraŭ malbonaĵoj en la romkatolika eklezio.

Episkopajn sinprezentordonojn kaj eklezijuĝajn alvokojn li simple ne sekvis, dume la registaro en Innsbruck komence restis pasive. Delegacioj de la urba konsilantaro de Hall ŝajne malhelpis forpelon lian. Sed letero fare de la episkopa moŝto de Brixen - Hall ja apartenis tiam al la Diocezo Brixen - rapide aktivigis la ŝtatajn instancojn timajntajn rektan agadon fare de la viena imperiestra kortego. En la 4.5.1522 la reformisto havis sian lastan predikon en Hall antaŭ ol translokiĝi al Bartholomäus Bernhardi en Saksion. Marteno Lutero mem rekomendis lin al la grafo Georg von Wertheim, kiu post mallonga tempo maldungis la tro frenezan Strauß . Poste li iris al Eisenach, kie li furoris kiel verkisto, predikisto kaj reformisto. Li aboliciis la Sanktan Meson, pamfletis kontraŭ la doktrinon pri purgatorio kaj jesegis la geeziĝrajton por pastroj.

Samtempe Strauß ankaŭ okupiĝis pri tiam akraj postuloj socialaj predikante kontraŭ uzuroj kaj interezoj troaj. Sed li eĉ transpaŝis tian staton deklarante la leĝaro de la Malnova Testamento validaj burĝaj leĝoj. Kanceliero Gregor Brück volegis de Lutero tujan ekspertizon pri la ideoj de Strauß. Lutero kiel ankaŭ Filipo Melanktono provis persone kontakti Strauß kaj forvenigi lin de liaj ideoj. La kamparanoj aliaflanke atendis lian personan engaĝiĝon kaj ege seniluziiĝis pro ties pacproponoj kaj trankviligproponoj.

Post la malvenko de la kamparana movado Strauß malliberiĝis kaj pridemanditis. Por Strauß tute ne evidentiĝis ke lia agado apogus memliberiĝideojn de la farmistoj. Malsaniĝinte Strauß iris suden. Certan tempon li restis en Tirolo, poste li iĝis kanoniko en Baden-Baden kie li intermiksiĝis en kvereloj pri la Sankta Manĝo verkante kaj kontraŭ Johannes Oecolampadius kaj kontraŭ Ulrich Zwingli. Neklaras ĉu Strauß pro tio iomete repaciĝis kun katolika doktrinaro. Ne klaras kion li faris dum la lastaj vivojaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein verstendige tröstlich Leer über das wort Sanct Paulus, Strasburgo 1522
  • Underricht D. Jacob Straussen, wartzu die Bruderschafften nütz seyen, Erfurto 1522
  • Haubtstuck unnd Artickel Christlicher leer wider den unchristlichen wucher, Strasburgo 1523
  • Ein neüw wunderbarlich Beychtbüchlin, Aŭgsburgo 1523
  • Eyn Sermon uber das Evangelium Luce am. XIX, Erfurto 1523
  • Eyn Sermon In der deutlich angezeigt und gelert ist die pfaffen Ee, Erfurto 1523
  • Wider den Symoneischen Tauff und erkaufften ertichten Crysem und oel, Strasburgo 1524
  • Wider den unmilten Irrthumm Maister Ulrichs zwinglins Aŭgsburgo 1526
  • Das der war leyb Christi und seyn heiliges blüt, im Sacrament gegenwertig sey, Aŭgsburgo 1527

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stephen E. Buckwalter: Strauß, Jakob. In: Theologische Realenzyklopädie, Band 32 p. 246–249
  • David Schönherr: Franz Schweygers Chronik der Stadt Hall 1303-1572 (Tirolische Geschichtsquellen 1) Innsbruck1867, 80-82
  • Gustav Schmidt: Jakob Strauß, der erste evangelische Prediger in Eisenach. Eisenach 1863
  • Sebastian Ruf: Dr. Jakob Strauß und Dr. Urbanus Rhegius (Archiv f. Gesch. u. A. Tirols 2, 1865, 67-81).
  • Gustav Schmidt: Eine Kirchenvisitation i. J. 1525 (Zeitschrift für historische Theologie 35, 1865, 291 ff.).
  • Gustav Schmidt: Prediger der Reformationszeit: Jakob Strauß (Zeitschrift für praktische Theologie 1, 1879, p. 311–334; 2, p. 17–25)
  • Franz Waldner: Dr. Jakob Strauß in Hall und seine Predigt vom Grünen Donnerstag 1522 (Zeitschrift des Ferdinandeums für Tirol 3, 1882, p. 3–39).
  • Reinhold Jauernig: Dr. Jakob Strauß (Mitteilungen des Eisenacher Geschichtsvereins 4, 1928, p. 30–48)
  • Hermann Barge: Die gedruckten Schriften des Jakob Strauß (Archiv für Reformationsgeschichte 32, 1935, p. 100–121, 248–252)
  • Hermann Barge: Jakob Strauß (Schriften des Vereins für Reformationsgeschichte 162), Leipzig 1937
  • M. Luther: Der Protestantismus in den Gerichten Thaur, Rettenberg, Freundsberg und Rottenburg im 16. Jahrhundert (Dissertation) Innsbruck 1951
  • Joachim Rogge: Der Beitrag des Predigers Jakob Strauss zur frühen Reformationsgeschichte, Berlin 1957
  • Heinz Moser: Waldaufstiftung Hall in Tirol. Urkunden aus den Jahren 1490-1856 (Tiroler Geschichtsquellen 44) Innsbruck 2000, p. 41-42
  • Romedio Schmitz-Esser: Von entlaufenen Nonnen und charismatischen Predigern. Die Lehren Luthers und ihr Niederschlag in Hall in Tirol, in: Tiroler Heimatblätter 82/1 (2007), p. 12-18

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]