Jacopo Berengario da Carpi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacobus Berengarius Carpensis
(1466-1530)
anatomus Italicus
anatomus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1466
en Carpi  Italio
Morto 24-a de novembro 1530
en Ferrara  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Universitato de Bolonjo
Universitato de Pavio
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo vd
Laborkampo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacopo Berengario da Carpi (1466-1530) (naskiĝis en Carpi, en la 1466 - mortis en Ferrara, en la 24-a de novembro 1530) estis itala kuracisto, kirurgo kaj anatomiisto. Li estis filo de Faustino Barigazzi, kuracisto kaj kirurgo, kaj Orsolina Forghierii kaj ricevis bonan humanisman edukadon ĉe Aldo Manuzio, kiu iris al Karpi inter 1469 kaj 1477 kiel mentoro de Alberto la 3-a Pio, filo de la princo de Karpi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la diplomon pri Filozofio kaj Medicino en Bolonjo, en la 4-a de aŭgusto 1498. En 1502, li fariĝis profesoro pri Kirurgio kaj sinsekve pri Anatomio en la sama liceo. Unu jaron poste, la papo Julio la 2-a donis al li kaj al liaj postueloj la bolonjan civitanecon. La rilato inter Berengario kaj la Papa Kurio estis streĉa: li plurfoje estis vokita al Romo por plenumi siajn servojn kiel kuracisto al gravaj kaj influhavaj personoj, kio permesis al li akumili vastan riĉecon dank'al siaj sennombraj terapeŭtikaj sukcesoj ĉe la riĉa klientaro, krom lia natura avareco kaj akuta percepteco pri akirado de bonaj ŝancoj.

Isagogae

Inter la elstaraj personoj de li traktita troviĝas Benvenuto Cellini kaj Marcantonio Colonna (1535-1584)[1], kiu donacis al li la infanon Sanktan Johanon far Raffaelo Sanzio, ĉar Berengario estis renoma kolektisto da artaĵoj. Li plej sukcese pluinstruis kaj ĝuis iom da populareco kaj estimo flanke de siaj studentoj, ĝis 1527, malgraŭ sia malpacema kaj perforta karaktero.

En 1518, li eldonis la verkon "Tractatus de fractura calvae sive cranei", kaj ĝin dediĉis al Lorenzo de Mediĉo (1449-1492), post kuraci lin pri kugla vundo kaj frakturo en la okcipita parto de la kranio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj