James Madison
James MADISON [ĝejmz ma'dison], la kvara prezidento de Usono, naskiĝis en la 16-a de marto, 1751, en Point Conway, Virginio. Li mortis 85-jaraĝa, en la 28-a de junio, 1836, en Montpelier, Virginio, pro kormisfunkcio.
Madison estis usona ministro pri eksteraj rilatoj dum la administrado de Thomas Jefferson kaj li intertraktis la aĉeton de la Luiziana Teritorio. Dolley Payne Todd estis lia edzino. Li estis 163 cm alta, kaj pezis nur 45 kg. Li estis Episkopano.
Dum lia administrado (1809-1817) okazis;
- 1812-1815- La Milito de 1812 kontraŭ Britio.
Antaŭe: | 4-a Prezidento de Usono | Poste: |
---|---|---|
Thomas Jefferson | 1809-1817 | James Monroe |