Jan Brożek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jan Brożek

Jan Brożek, latine Joannes Broscius (naskiĝis la 1-an de novembro 1585 en Kurzelów, mortis la 21-an de novembro 1652 en Bronowice), pola matematikisto, astronomo, verkisto, katolika pastro, kuracisto, muzikisto, parolisto, rektoro de Krakova Akademio.

Li naskiĝis en Kurzelów (antaŭe vojevodio de Sandomierz, nun distrikto Włoszczowski) en urbana familio.

En 1604 komencis studi ĉe filozofia fakultato de la Krakova Akademio. Akiris ankaŭ doktorecon pri medicino ĉe Universitato de Padovo. Verkis pri nombroteorio, geometrio kaj ankaŭ pri medicino, teologio kaj geodezio. Estis adepto de la teorio de Kopernik. En 1620 eldonis aritmetikan lernolibron Arithmetica integrorum. En 1625 oni publikigis unu el la plej gravaj liaj verkoj, Gratis, forme de satira dialogo kontraŭ la ordeno de Jezuitoj konfliktita tiutempe kun la Krakova Akademio. En 1638 eldonis Apologia pro Aristotele et Euclide (Apologio de Aristoteleso kaj Eŭklido). Li estis la unua biografiisto de Koperniko, kolektis multajn memoraĵojn pri li. Tamen parto de ili perdiĝis post la morto de Brożek.

La sciencon li traktis komplekse. Liaj interdisciplinaj kapabloj manifestiĝadis foje en surpriza maniero. Li solvis matematike jenan problemon de biologio: Kial abeloj konstruas mielĉelaron en la formo de sesanguloj? Brożek rimarkis, ke por kovri surfacon per plurlateroj, oni devas kunmeti ses triangulojn samlaterajn aŭ kvar kvadratojn aŭ tri seslaterojn. Ĉar ĉe la samaj perimetroj seslatero havas la plej grandan surfacon, tial sesangula ĉelo posedas la plej grandan volumenon kun la plej malgranda foruzo de la materialo (vakso). Lin okupigis ankaŭ amikeblaj nombroj. Solvis izoperimetrian problemon.

Dum multaj jaroj Brożek loĝis en Międzyrzec Podlaski. De 1632 ĝis morto en 1652 estis paroĥestro de romkatolika paroĥejo sub la alvoko al la sankta Apostolo Bartolomeo en Staszów.

Jan Brożek establis por la Krakova Akademio du fondaĵojn, i.a. por aĉetado de matematikaj libroj kaj astronomia ilaro. Li transdonis al la supera lernejo sian bibliotekon, kaj ankaŭ la plej malnovan, konservitan ĝis nia tempo, globuson kun markita Ameriko, nomata Jagelona Globuso de ĉirkaŭ 1510. Laŭ lia nomo oni nomis Collegium Broscianum de la Jagelona Universitato - la universitatan konstruaĵon sur la krakova Malnova Urbo, straton en Krakovo, straton en Varsovio kaj unu el la pli grandaj loĝkvartaloj de Włoszczowa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geodesia distantiarum (1610);
  • Dissertatio astronomica (1616);
  • Dissersatio de cometa Astrophili (1619);
  • De dierum inaequalitate (1619);
  • Arithmetica integrorum (1620);
  • Apologja pierwsza kalendarza rzymskiego powszechnego (1641);
  • Apologia pro Aristotele et Euclide (1652);
  • De numeris perfectis disceptatio (1637);
  • Epistolae ad naturam ordinariam figurarum plenius intelligendum (1615);
  • Peripatheticus Cracowiensis;
  • De litterarum in Polonia vet ustate;
  • Sermo in synodo Luceornensi (1641)
  • Discurs Ziemianina z Plebanem (Discourse between the Squire and the Vicar, 1625)

- Gratis, albo Discurs I Ziemianina z Plebanem (Gratis, or Discourse I between the Squire and the Vicar)

- Przywiley, albo Discurs II Ziemianina z Plebanem (Privilege, or Discourse II between the Squire and the Vicar)

- Consens, albo Discurs III Ziemianina z Plebanem (Consensus, or Discourse III between the Squire and the Vicar)