Jan Długosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Długosz
Persona informo
Jan Długosz
Naskiĝo 1-an de decembro 1415 (1415-12-01)
en Nowa Brzeźnica
Morto 19-an de majo 1480 (1480-05-19) (64-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Crypt of Merit at Skałka vd
Religio katolika eklezio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Krono de la Regno de Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Dinastio Długosz de blazono Wieniawa vd
Patro Jan Długosz z Niedzielska vd
Profesio
Okupo diplomatomilitistohistoriisto • katolika sacerdoto • geografo • heraldist • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Annales seu cronicae incliti Regni Poloniae, ...
arkiepiskopo de Lvovo
Dum 1480
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan DŁUGOSZ, (litove: Janas Dlugošas, esperante Johano Dlugoso) de nobela blazono Wieniawa, latine Ioannes Dlugossius (naskiĝis la 1-an de decembro 1415 en Stara Brzeźnica, mortis la 19-an de majo 1480 en Krakovo) estis pola historiisto, kreinto de unu el plej gravaj verkoj de mezepoka historiografio eŭropa, diplomato kaj kleriko. Li edukigis filojn de reĝo Kazimiro la 4-a Jagelono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1415 en Stara Brzeźnica ĉirkaŭ Wieluń. Li devenis de nobela familio neriĉa. Lia patro, Jan Długosz el Niedzielsk famiĝis en batalo de Grunwald (1410) por kio li ricevis starostejon de Brzeźnica. Li havis du edzinojn kaj kun ili dekkelkajn da infanoj. En tiu nombro estis tri Johanoj, plejaĝa famiĝis kiel patro de pola historiografio. Unue li edukiĝis en paroĥa lernejo en Nowy Korczyn, kie lia patro estis starosto de 1421, poste li studis en Krakova Akademio (hodiaŭ Jagelona Universitato). Li foriris nericevante ian nivelon sciencan kaj kiel publika notario li loĝiĝis en kortego de krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki (kardinalo). Li estis lia fidela kunlaboranto, sekretario kaj kanceliero dum 1433-1455. En 1437 li estiĝis kanoniko de Krakovo (Kraków). Post morto de Oleśnicki li servis al pola reĝo Kazimiro la 4-a Jagelono kaj de 1467 li edukigis reĝajn filojn. En 1480 li estis nomumita arkiepiskopo de Lvovo. Samjare li mortis.

Jan Długosz en la fond-tabulo (panelo stariga) en Krakovo

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj polaj kronikistoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Feliks Kiryk (redakto), Jan Długosz. W pięćsetną rocznicę śmierci (Sandomierz 24-25 maja 1980 r.) (Jan Długosz. En la 500-an mortodatrevenon (Sandomierz, 24-a-25-a de majo 1980)), Stacja Naukowa Polskiego Towarzystwa Historycznego (Instytut Mazurski) w Olsztynie, Olsztyn 1983, s. 248