Jan Kubiš
Jan Kubiš | |
Jan Kubiš | |
Naskiĝo | 24-a de junio 1913 en Dolní Vilémovice, Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
---|---|
Morto | 18-a de junio 1942 en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Soldata kariero | |
Deĵoris en: | membro de Operaco Anthropoid |
Militoj: | dua mondmilito |
Persona informo | |
Tombo | Ďáblice cemetery (en) |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | František Kubiš (en) |
Frat(in)oj | Rudolf Kubiš (en) kaj Jaroslav Kubiš (en) |
Okupo | |
Okupo | paratrooper (en) |
Jan Kubiš (naskiĝis la 24-an de junio 1913 en Dolní Vilémovice – mortis la 18-an de junio 1942 en Prago) estis membro de ĉeĥoslovaka, far de britoj ekzercita, taĉmento de paraŝutistoj, kiuj en la jaro 1942 partoprenis atencon kontraŭ reprezentanta regna protektoro Reinhard Heydrich. La tuta agado, ensumiganta paraŝutistan desalton super la teritorio de Ĉeĥoslovakio kaj la sekvan krimon de la atenco, portis nomon Operaco Anthropoid. Pluaj paraŝutistoj de la Operaco estis Jozef Gabčík, Josef Valčík kaj Adolf Opálka. La agadon partoprenis ankaŭ taĉmentoj Silver A, Silver B kaj Out Distance.
Heydrich devis esti mortigita per mitraleto STEN GUN MK FF 209, el kiu pafis Jozef Gabčík. Sed lia haste kunmetita armilo ekblokiĝis, do ĝuste Kubiš uzis grenadon, kiu eksplodis antaŭ dekstra rado de nekirasita malfermita aŭtomobilo, en kiu Heydrich veturis. Tiu pli poste mortis pro toksigo de sango en libeňa malsanulejo Bulovka.
Jan Kubiš komune kun pluaj atencintoj poste kaŝis sin en subteraj spacoj de ortodoksa preĝejo de sankta Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago. Sed nazioj esplorserĉinte trovis ilin kaj la 18-an de junio 1942 ekatakis la preĝejon. Post 7 horoj de rezisto, kontraŭ kiu germanoj aktivigis pli ol 800 soldatoj, estas ĝis hodiaŭ sur la preĝejo memorigaĵoj en aspekto de kavetoj de kugloj. Fine ĉiuj membroj de paraŝuta desalto faris memmortigon per lasta kuglo.
Antaŭ ol li venis Grandan Brition, li deĵoris ankaŭ en vilaĝo Sádek por defendi Ĉeĥoslovakion en fortikaĵoj.
Kripto
[redakti | redakti fonton]En la kripto de la templo li mortis komune kun:
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
- Nehvizdy - loko de desalto
|