Janusz Kamocki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Kamocki
Persona informo
Aliaj nomoj Orcio, Eders, 101, Mamut
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1927 (1927-08-02)
en Varsovio
Morto 22-an de oktobro 2021 (2021-10-22) (94-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Familio
Edz(in)o Maria Kamocka
Okupo
Okupo etnografo
vdr

Janusz Maria Saryusz Kamocki (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1927 en Varsovio kaj mortis la 22-an de oktobro 2021) – estis pola etnografo, politika malliberulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Elżbieta kaj Gustawa Kamocki blazono Jelita, bienposedantoj de Podgaje en Mściów, distrikto Sandomierz.

Li frekventis bazlernejon en komunumo Dwikozy, kaj poste Ekzerco-Lernejon en Sandomierz, kaj dum la germana okupado sekretan instruadon en gimnazio de Sandomierz. En 1946 pasigis abituron en Liceo je la nomo al Marŝalo Józef Piłsudski.

De novembro 1942 estis membro de konspira Nacia Militista Organizaĵo (Narodowa Organizacja Wojskowa), kaj post ĝia unuigo kun Pola Enlanda Armeo, de februaro 1943 ties membro. Post la milito daŭrigis konspiradon en militista-politika organizaĵo Nacia Militista Unuiĝo (Narodowe Zjednoczenie Wojskowe). En lernejoj de Sandomierz organizis konspiran junularan organizaĵon.

Poste studis etnografion en Jagelona Universitato sub gvido de profesoro Kazimierz Moszyński kaj partoprenis diplomatiajn studojn en Lernejo de Politika Scienco ĉe Jura Fakultato de JU.

En 1953 nuptis Maria el domo Gierowska, kun kiu kune studis, kaj post geedzeco gvidis komunajn etnografiajn esplorojn. Ili anoncis kelke da laboraĵoj, interalie Vesto de Sanktakruca Provinco (1961) kaj multobligitan lecionaron por ĉiĉeronoj de Pola Turisma-Landkoniga Societo (PTTK) El problemoj pri etnografio de Malgrandpollanda Provinco (1972). Ili naskigis filon Andrzej.

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

De 1952 ĝis emeritiĝo laboris en Etnografia Muzeo en Krakovo, gvidante fakon de ekstereŭropa etnografio. Poste gvidis okupojn pri etnologio en Universitato Maria Skłodowkska Curie en Lublin, en Pola Universitato en Vilno kaj en Humanista-Naturscienca Supera Lernejo Studium Generale Sandomiriense. Aktuale lekcias etnologion de ekstereŭropaj popoloj en Silezia Universitato en Katowice.

En 1964 Janusz Kamocki akiris gradon de doktoro de homa scienco en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań surbaze de disertaĵo "Politikaj influoj sur popola vesto de norda Małopolska dum dispartiga epoko (1772-1910)" verkita sub gvido de profesoro Józef Burszta.

Janusz Kamocki en etnografiaj esploroj ene de Pollando okupiĝis ĉefe pri problemaro de disvastigoj de etnografiaj grupoj kaj popola kostumologio, moroj kaj demonologio. En la jaroj 1967 kaj 1987 gvidis etnografiajn esplorojn pri poloj loĝantaj sur teritorio de Ĉeĥoslovakio: en Zaolzie, en Čadca-regiono kaj Oravo-regiono kaj Spiŝo, kaj en la jaroj 1992, 1993 kaj 1996 inter poloj vivantaj sur teritorioj de malnovaj deportadoj en Sovetunion - en Tatarstano, Kazaĥio, Kirgizio kaj Uzbekio. Krome, en 1973, gvidis esplorojn en Luzacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]