Jean-Marie Pelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean-Marie Pelt
Jm pelt.JPG
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1933 (1933-10-24)
en Rodemack
Morto 23-an de decembro 2015 (2015-12-23) (82-jara)
en Metz
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater University of Pont-à-Mousson • Universitato de Loreno
Profesio
Profesio botanikistoapotekisto • professeur des universités
Information icon.svg
vdr
Jean-Marie Pelt, 2008

Jean-Marie PELT (naskiĝis la 24-an de oktobro 1933 en Rodemack, Francio, mortis la 23-an de decembro 2015) estas agregacia farmaciisto, botanikisto, ekologiisto, toksologo, fondinto de la Eŭropa Instituto pri Ekologio[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Profesoro pri vegeta biologio kaj kriptogamologio en la Fakultato de farmacio de la Universitato de Nancy ĝis 1978, Jean-Marie Pelt fondis en 1972, en Metz, la Eŭropan Instituton pri Ekologio kaj instruis botanikon kaj fiziologion de la plantoj en la Fakultato de sciencoj de la Universitato de Metz.

Multaj sciencaj misioj eksterlande — Afganio, Togolando, Dahomeo (nuna Benino), Ebura Bordo, Maroko, ktp} kondukis lin al interesiĝo pri tradiciaj farmakopeoj de tiuj landoj.

Kunfondinto, en 1999, de la Komitato de Sendependa Esplorado kaj Informado pri la Genetika Genio[2], li ofte ricevas petojn de amasinformiloj pri demandoj en rilato kun nutra sekureco, precipe pri la genetike modifitaj organismoj (GMO) kiujn li firme kontraŭstaras.

Li estas konata en la granda publiko pro sia partopreno en radio- kaj televid-elsendoj, kaj pro siaj multaj verkoj pritraktantaj la mondon de la plantoj kaj ekologion.

Pri la socia evoluado[redakti | redakti fonton]

En prezento de sia libro "L'avenir droit dans les yeux" (La estonteco rekte antaŭ la okuloj), Jean-Marie Pelt skribis :

"Mi havas fortan senton ke la situacio malboniĝas en ekonomio same kiel en ekologio. Koncerne la staton de la planedo, la konstato estas evidenta. Mi sentas min ankaŭ en malakordo rilate la superregantan kulturon tia, kia respegulas ĝin la amasinformiloj : mi ne retrovas en ĝi la valorojn kiuj estas miaj (humanismo, respekto, solidareco, spiriteco...). La kapitalismo, sub motivo de liberalismo kaj de tutmondigo, tagon post tago dismontras siajn ekscesojn kaj skandalojn. La absoluta potenco de la mono, kiu influas nian socion etendiĝas de nun al la kulturaj objektoj kiaj estas la beletroj kaj artoj. Ĉu oni privatigos la Edukadon, la Socialan Sekurecon ?... Ĉion tion kaj multon alian mi elvokas en tiuj interparoloj kun Martine Leca, firme formante ideon por la estonteco."

Nunaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

  • Prezidanto de la Eŭropa Instituto pri Ekologio
  • Prezidanto de la Eŭropa Asocio por la Homo, la Naturo kaj la Vivo
  • Ĝenerala Sekretario de la Komitato de Sendependa Esplorado kaj Informado pri la Genetika Genio
  • Prezidanto de la Fondaĵo Denis Guichard (Fondaĵo de Francio)
  • Eminenta Profesoro de la Universitato Paul-Verlaine (Metz)
  • Membro de la scienca Komitato de la Akvo-Agentejo Rejno-Mozo
  • Membro de la Komitato 21 [3]
  • Membro de 3D Territoires, la Lorena Agentejo de Daŭra Disvolviĝo
  • Kronikisto por la magazino "Santé Magazine"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Les Médicaments". Parizo : Le Seuil. 1969.
  • "Évolution et sexualité des plantes". Eld. Horizons de France. 1970.
  • "L’homme re-naturé". Parizo : eld.Le Seuil. 1977. Eŭropa premio pri Ekologio.
  • "Les Plantes : amours et civilisations végétales". Parizo : eld. Fayard. 1980.
  • "La Médecine par les plantes". Parizo : eld. Fayard. 1981, 1986.
  • "La Prodigieuse aventures des plantes" Parizo : eld. Fayard. 1981.
  • "Drogues et plantes magiques" — "Les Drogues, leur histoire, leurs effets". Parizo eld. Fayard. 1971, revizita eldono en 1980 kun nova titolo). 1983
  • "La Vie sociale des plantes". Parizo : eld. Fayard. 1984.
  • "Mes plus belles histoires de plantes" Parizo : eld. Le Seuil. 1986.
  • "Fleurs, fêtes et saisons". Parizo : eld. Fayard. 1986.
  • "Le Tour du monde d’un écologiste". eld. Fayard. 1990.
  • "Au fond de mon jardin". eld. Fayard. 1992.
  • "Des légumes". Parizo : eld. Fayard. 1993.
  • "Des fruits". Parizo : eld. Fayard. 1994.
  • "Dieu de l’univers, science et foi". Parizo : eld. Fayard. 1995.
  • "Les Langages secrets de la nature". Parizo : eld. Fayard. 1996.
  • "De l’univers à l’être". Pariz : eld. Fayard. 1996.
  • "Les Plantes en péril". Parizo : eld. Fayard. 1997.
  • "Le Jardin de l’âme". Parizo : eld. Fayard. 1998.
  • "Plantes et aliments transgéniques". Parizo : eld. Fayard. 1998.
  • "La Plus belle histoire des plantes. (kun M. Mazoyer, Théodore Monod kaj J. Giradon). Parizo : eld. Le Seuil. 1999.
  • "La Cannelle et le panda". Parizo : eld. Fayard. 1999.
  • "La Terre en héritage". Parizo : eld. Fayard 2000
  • "Variations sur les fêtes et les saisons". Parizo : ld. Le Pommier. 2000.
  • "À l’écoute des arbres", éd. Albin Michel 2000
  • "La Vie est mon jardin". Parizo : eld. Alice. Belgio. 2000.
  • "Les Nouveaux remèdes naturels". eld. Fayard. 2001.
  • "Les Épices". Parizo : eld. Fayard. 2002
  • "L’Avenir droit dans les yeux". eld. Fayard. 2002.
  • "La Loi de la jungle". Parizo : eld. Fayard. 2003.
  • "La Solidarité". eld. Fayard. 2004.
  • "Les vertus des plantes". Fotoj de Peter Lippmann. Parizo : eld. du Chêne - Hachette 2004
  • "Nouveau tour du monde d'un écologiste". Pariz : eld. Fayard. 2005.
  • "Après nous le déluge". Kun Gilles-Éric Séralini. Parizo : eld. Flammarion / Fayard. 2006.
  • "La Solidarité chez les plantes, les animaux, les humains". En kunlaboro kun Franck Steffan. Parizo : éd. Le Livre de poche.
  • "C'est vert et ça marche". Parizo : el. Fayard. 2007.
  • "Nature et Spiritualité". En kunlaboro kun Franck Steffan. Parizo : eld. Fayard. 2008.

Televidelsendoj[redakti | redakti fonton]

Dokumentara filmo dediĉita al Jean-Marie Pelt[redakti | redakti fonton]

Radioelsendoj[redakti | redakti fonton]

  • Les plantes médicinales (France Inter, 1981)
  • Histoires de plantes (France Inter, 1985-1987)
  • Chroniques écologiques (RTL, 1990-1992)
  • Nous n’avons qu’une terre (Radio France Internationale — RFI, 1995-1996)
  • Hexagonale Poursuite - chronique(France Inter, 1996-2000)
  • Chassé croisé — chronique (France Inter, ekde septembro 2000)
  • CO2 mon amour - chronique (France Inter, ekde septembro 2002 2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franca versio de Wikipedia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.metz.fr/metz2/decouvrir/formation/iee.php Institut européen d’écologie, Cloître des Récollets, B.P. 4005, FR-57040 METZ Cedex
  2. http://www.criigen.org/content/view/47/63 Comité de Recherche et d'Information Indépendantes sur le génie GENétique — CRIIGEN
  3. http://www.comite21.org/ Comité français pour l'environnement et le développement durable (Franca Komitato por la ĉirkaŭmedio kaj la daŭra disvolviĝo)