Jean Lacouture

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Lacouture
Persona informo
Naskonomo Jean Marie Gérard Lacouture
Naskiĝo 9-an de junio 1921 (1921-06-09)
en Bordeaux
Morto 16-an de julio 2015 (2015-07-16) (94-jaraĝa)
en Roussillon, Vaucluse
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj vd
Familio
Patro Joseph Lacouture vd
Edz(in)o Simonne Lacouture vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistohistoriisto vd
Laborkampo ĵurnalismohistoriobiografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean LACOUTURE (9a de junio 1921 – 16a de julio 2015) estis ĵurnalisto, historiisto kaj verkisto. Li estis partikulare fama pro siaj biografioj.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jean Lacouture naskiĝis en Bordozo, Francio. Li komencis sian karieron en ĵurnalismo en 1950 en Combat kiel pridiplomatia redaktoro. Li aliĝis al Le Monde en 1951. En 1953, li laboris en Kairo por France Soir, antaŭ ol reveni al Le Monde kiel direktoro de eksterlandaj servoj, kaj grand reporter (unu el la plej altaj titoloj en franca ĵurnalismo) ĝis 1975.

Politike maldekstrema, Lacouture apogis la malkoloniigon, kaj la prezidanton Mitterrand en 1981. Li laboris por Le Nouvel Observateur, kaj L'Histoire. Li estis intervjuita en la dokumenta filmo de 1968 pri la Vjetnama milito titolita In the Year of the Pig (En la porkojaro).

Lacouture estis ankaŭ direktoro de publikaĵoj de Seuil, unu el la ĉefaj francaj eldonejoj, de 1961 ĝis 1982, kaj profesoro en la IEP de Parizo inter 1969 kaj 1972.

Li estas konata publike ĉefe pro siaj biografioj, kiel tiuj de la vivoj de Ho Chi Minh, Nasser, Léon Blum, De Gaulle, François Mauriac, Pierre Mendès France, Mitterrand, Montesquieu, Montaigne, Malraux, Germaine Tillion, Champollion, Jacques Rivière, Stendhal kaj Kennedy.

Entuziasma muzikŝatanto, Lacouture estis ankaŭ prezidanto de societo de sekvantoj de Georges Bizet. En 2015 li mortis en Roussillon, Francio.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2011-01-01. Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2020-04-15.
  2. "Mort de Jean Lacouture, éminent journaliste et biographe", Le Monde, 17a de julio 2015. (france)