Jeanne Zabilon d'her Ranfaing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jeanne Zabilon en 1906

Aline Jeanne ZABILON D’HER RANFAING [zabilong-der], pseŭdonime Evidino (naskiĝis la 26-an de januaro 1866 en Limoges, mortis la 12-an de majo 1936 en Lyon), estis franca esperantistino kaj profesorino de korekta prononcado.

Ŝi interesiĝis pri dekoraci-arto kaj dediĉis sian vivon al la malfavoritoj de la naturo: surdmutuloj, balbutuloj, blinduloj. Ŝi esperantiĝis en 1895 kaj tuj apostolis per paroladoj, artikoloj, kursoj. Ŝi instruis la blindan Hélène Giroud. En 1897 ŝi publikigis kurson specialan por stenografiistoj kun granda sukceso. En 1898 ŝi organizis la unuan propagandan paroladon en Liono (Lyon). Pro senlaca propagando kaj sindonemo ŝi ricevis la medalon de „Touring-Club“ (1902). Ŝi organizis la solan internacian loterion por la tutmonda blindularo (tri reĝinoj kotizis), kaj ricevis la titolon „Bonfaranta Feino“. Ŝi zorgis pri la blinduloj en kongresoj. Krom noveletoj en Esperantaj gazetoj kaj poezio, ŝi tradukis de Joseph Serre: „La hipotezoj pri Lourdes - nova kompreno pri la miraklo kaj la naturo“, Tours [k.a.]: Menard [k.a.] 1912, 41 p.