Jeb Bush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jeb Bush
Governor of Florida Jeb Bush at Southern Republican Leadership Conference, May 2015 by Michael Vadon 02.jpg
Personaj informoj
Naskonomo John Ellis Bush
Naskiĝo 11-an de februaro 1953 (1953-02-11) (66-jara)
en Midland
Loĝloko Coral Gables, Midland, Tanglewood, Andover
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino • Phillips Academy
Profesio bankisto, politikisto, konstruiganto
Oficiala retejo https://www.jeb2016.com/
Lingvoj angla lingvo, hispana lingvo
Verkaro Immigration Wars: Forging an American Solution
Familianoj
Edz(in)o Columba Bush
Infanoj George P. Bush, Noelle Bush, John Bush, Jr.
Patro George H. W. Bush
Patrino Barbara Bush
Frat(in)oj Dorothy Bush Koch, George W. Bush, Neil Bush, Marvin P. Bush
v  d  r
Information icon.svg
Jeb Bush en junio 2015

Jeb Bush — "Jeb" estas mallongigo de la plena, oficiala nomo "John Ellis Bush" — (naskita la 11-an de februaro 1953) estas usona komercisto kaj politikisto. Jeb Bush estas filo de la 41-a prezidento de Usono, George H. W. Bush, kaj 7 jarojn pli juna frato de la 43-a, George W. Bush.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Jeb Bush naskiĝis en Midland (Teksaso) en 1953. Li lernis en bazlernejo en Houston ĝis kiam li eklernis 14-jaraĝe en la elita privata mezlernejo Phillips Academy en Andover (Masaĉuseco), kie antaŭe la patro kaj la pli aĝa filo lernis. Deksepjaraĝe, li partoprenis someran interŝanĝon de lernantoj kun lernejo en Meksiko. Tie li ekkonis la meksikan junulinon Columba Garnica Gallo, kiu en 1974 fariĝis lia edzino. Samjare li ricevis bakalaŭran gradon pri Latinamerikaj studoj de la Universitato de Teksaso, diplomiĝante kun plej altaj honoroj post nur du jaroj kaj duono da studado.

Komerca kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1974, Bush laboris en la internacia fako de la Teksasa Komerca Banko. En 1977 li fondis ties venezuelan branĉon, kiun li ankaŭ estris dum iom da tempo. Post la prezidenta balotado de 1980, li transloĝiĝis al Miamio (Florido) kaj forlasis bankadon por nova kariero en terpeca komerco. Dum la sekvaj jaroj li entreprenis diversajn komercajn agadojn kaj fariĝis riĉa.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Jeb Bush servis kiel la 43-a ŝtatestro de Florido (1999 — 2007), post nesukcesa provo pri tiu ofico en 1994. La 15-an de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la Respublikana nomumo kiel prezidenta kandidato en la baloto de novembro 2016. Post malsukcesa rezulto en la antaŭbaloto en Sud-Karolino, la 20-an de februaro 2016 li malaktivigis la kampanjon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]