Jenő Manninger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Manninger
Persona informo
Naskonomo Manninger Jenő Vilmos
Naskiĝo 30-an de oktobro 1918 (1918-10-30)
en Beremend
Morto 3-an de oktobro 2008 (2008-10-03) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Erzsébet
Familio
Patro Gusztáv Adolf Manninger
Okupo
Okupo kirurgo • kuracisto • universitata instruisto
vdr

Jenő Manninger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Jenő estis hungara kuracisto, kirurgo, traŭmatologo, profesoro. Lia kuzo estis Gusztáv Adolf Manninger (1910-1982).

Jenő Manninger [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1918 en Rácbóly. Li mortis la 3-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Manninger akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1942. Post siaj studoj li laboris samloke en la universitata kliniko 2 jarojn, poste li soldatiĝis. En 1945 li iĝis militkaptito en Sovetunio. Li povis hejmenveni nur en 1948, poste li ricevis postenon en traŭmatologia hospitalo en Budapeŝto. Li laboris tie ĝis la emeritiĝo (eĉ poste), ekde 1978 li gvidis la hospitalon. Li okupiĝis ĉefe pri kirurgio de la mano.

En 1965 li kandidatiĝis, en 1980 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ instruis en universitata nivelo. Li ricevis hungarajn premiojn kaj usonan titolon "Pioniro de la manokirurgo". Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]