Jerzy Kosiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Kosiński
Persona informo
Naskonomo Józef Lewinkopf
Aliaj nomoj Joseph Novak
Naskiĝo 14-an de junio 1933 (1933-06-14)
en Łódź, Łódź Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Morto 3-an de majo 1991 (1991-05-03) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Mortokialo barbiturata toksiĝo
Lingvoj anglapola
Ŝtataneco PollandoUsono
Alma mater Universitato Kolumbio
Familio
Edz(in)o Kiki Kosinski • Mary Hayward Weir
Amkunulo Urszula Dudziak
Okupo
Okupo scenaristo • romanisto • verkisto • eseisto
Verkoj The Painted Bird
Cockpit
vdr

Jerzy Kosinski (juda nomo Josef Levinkopf, pole: Jerzy Nikodem Kosiński verkante siajn unuajn romanojn sub la pseŭdonimo Joseph Novak; naskiĝis la 14-an de junio 1933 en Łódź, Pollando - mortis la 3-an de majo 1991 en Novjorko[1]) estis pola-usona verkisto, scenariisto, premiita fotisto, aktoro kaj profesoro de juda deveno. Li unuavice verkis en la angla kaj estis dufoje prezidanto de la usona branĉo de P.E.N[2]. Li estis la ricevanto de multaj prestiĝaj premioj, interalie ankaŭ la premion B'rith Shalom Humanitarian Freedom.

Li estis konata por diversaj romanoj, inter ili Being There (Ĉeestante) kaj The Painted Bird (La Farbita Birdo), kiuj estis adaptitaj kiel filmoj en 1979 kaj 2019 respektive[1].

Li ankaŭ adaptis por la ekrano lian romanon Being There kiu sub la titolo Welcome Mr. Chance, gajnigis al li la premion BAFTA por la Plej Bona Scenaro kaj por kiu li ricevis nomumon por la Oskar-premion por la Plej Bone Adaptita Scenaro.

Li ankaŭ gajnis la BAFTA-Premion por la Plej Bona Scenaro por la filmversio en 1981 de Being There[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jerzy Kosiński studis ekonomion kaj politikan sciencon en la Universitato de Łódź kaj poste iĝis asistanto ĉe la Instituto de Historio kaj Sociologio de la Pola Scienca Akademio. Li specialiĝis pri Sovetunio. Kiel juda knabo li sukcesis rifuĝi sub falsa identeco loĝante ĉe katolika pola familio en orienta Pollando. Post la Dua Mondmilito, kiun li supervivis, Kosiński estis reunuigita kun sia familio kaj gajnis akademian gradon en historio kaj politiko en Pollando antaŭ ol elmigri de Pollando al Usono en 1957[4] kreinte falsan fondumon kiu supoze sponsoris lin. En 1965 li iĝis usona civitano. Ĉe la Universitato Kolumbio li studis sociologion. En 1970-1973 li estis profesoro en la Universitato Yale. En Usono li verkis sian debutan romanon, La Pentrita Birdo , kiu markis sukceson en lia verkista kariero.

Jerzy Kosiński memmortigis sin en 1991 en sia hejmo en Novjorko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

La romanoj de Kosiński aperis en la furorlisto de The New York Times. Steps (1968), romano konsistanta el dekduo da loze ligitaj rakontoj, gajnis la usonan Nacian Libropremion por Fikcio[5].

  • 1960 - The Future Is Ours, Comrade - Conversations with the Russians (sub la pseŭdonimo Joseph Novak) - La Estonteco Estas Nia, Kamarado: Konversacioj kun la Rusoj
  • 1962 - No Third Path (sub la pseŭdonimo Joseph Novak) - Neniu Tria Vojo
  • 1965 - The Painted Brid (La Farbita Birdo)
  • 1971 - Being There
  • 1977 - Blind Date
  • 1992 - Passing By: Selected Essays, 1962-1991

La Farbita Birdo[redakti | redakti fonton]

'La Farbita Birdo' estas romano en kiu li priskribis liajn traŭmatajn dummilitaj travivaĵojn kiel knabo (de nekonata religio kaj etneco, kvankam juda kaj romaa en aspekto), sencele vagante tra la polan kamparon dum la Dua Mondmilito. La titolo 'La Farbita Birdo' rilatas al primitiva kutimo en kiu birdo estas kaptita kaj poste pentrita per helaj koloroj, post kiu la birdo estas resendita al siaj kunuloj. Kosinski klarigis ke kaj la nacieco kaj raso de la roluloj en tiu romano estis kaŝitaj por malhelpi misinterpretadon, kaj insistis ke la romano ne estis aŭtobiografio, sed metaforo por la konfrontiĝo inter homoj en ilia plej sendefenda stato (infano) kaj socio en sia plej nehoma stato (milito).

Dum sia vivo, Kosinski sugestis ke La Farbita Birdo estis bazita sur siaj propraj travivaĵoj dum la milito. Hodiaŭ oni pridubas tion ĉar la historio kiel priskribita en tiu romano estas fikcia. Ekzemple, estis malkovrite ke Kosinski neniam travagis la orienteŭropan kamparon dum la milito, sed kaŝiĝis ĉe familio. La libro estis dum longa tempo malpermesita en Pollando kaj aliaj orienteŭropaj landoj.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Lia verkaro estis tradukita en pli ol 30 lingvojn[6]. Lia furorlibro The Future Is Ours, Comrade - Conversations with the Russians (sub la pseŭdonimo Joseph Novak) - La Estonteco Estas Nia, Kamarado: Konversacioj kun la Rusoj (1960) estis tradukita al 18 lingvoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jerzy Kosinski estis poligloto sed antaŭ sia vivo en Usono nur kelkajn vortojn de la angla. En Usono li studis la anglan en ĉiu libera momento kaj en unu jaro lernis sufiĉe por ricevi stipendion de la Ford Foundation. Esperanton li verŝajne renkontis kiel juna knabo, eble helpe de la franca, kiun li lernis en la lernejo en Pollando[7].

En 2012 aperis originala kaj similtema verko, kvazaŭ verde farbita birdo de Eddy Raats: "La longa vojaĝo. Travivaĵoj de etulo"[8].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Kosinski. Biografio, eld. James Park Sloan, Varsovio, 1996, red. Da Capo, ISBN  83-7157-148-8 )
  • Jerzy Kosiński: Być Tu i Tam. Materiały z konferencji naukowej: Jerzy Kosiński; Człowiek i dzieło na skrzyżowaniu kultur (Jerzy Kosiński: Esti Ĉi tie kaj Tie. Materialoj el la scienca konferenco: Jerzy Kosiński; Homo kaj Laboro ĉe la Vojkruciĝo de Kulturoj), Łódź, 8–10 majo 1995, redaktita de Agnieszka Salska kaj Grzegorz Gazda, Varsovio, 1997, Eldonejo Da Capo, ISBN  83-7157-274-3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Stanley, Alessandra, "Jerzy Kosiński, The Writer, 57, Is Found Dead". The New York Times, la 4-an de majo 1991. Arkivita de la originalo la 25-an de januaro 2012.
  2. (en) Board of Trustees: 1973–1974. PEN America.
  3. (en) imdb - Awards for Tervetuloa, Mr. Chance!
  4. (en) Jerome Klinkowitz, intervjuo kun Kosinski en Fiction International (1973), en Teicholz 1993, p. 41.
  5. (en) "National Book Awards – 1969". National Book Foundation.
  6. (en) "Greenwood Press advertisement". Arkivita Arkivigite je 2010-07-13 per la retarkivo Wayback Machine de la originalo la 13-an de julio 2010.
  7. (en) Humphrey Tonkin, Esperanto and transnationalism: Soros, Zaleski-Zamenhof, Kosinski, and the crossing of languages - Kosinski and Esperanto (paĝoj 44-47) En: Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris, The Intercultural Role of Esperanto - Interkultura rolo de Esperanto - Międzykulturowa rola esperanta, Poznań 2021, Adam Mickiewicz University (UaM), Institute of Ethnolinguistcs.
  8. (eo) Petro Desmet, La verde farbita birdo, Flandra Esperanto-Ligo, 2012