Urszula Dudziak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Urszula Dudziak
Dudziak Urszula.JPG
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1943 (1943-10-22) (76-jara)
en Bielsko-Biała
Ŝtataneco Pollando
Familio
Infano Mika Urbaniak
Profesio
Profesio kantisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.urszuladudziak.pl/
Information icon.svg
vdr

Urszula Bogumiła DUDZIAK-URBANIAK (naskiĝis la 22-an de oktobro 1943 en Straconka (nun kvartalo de Bielsko-Biała) estas pola ĵaz-kantistino kaj komponistino.

Krom ĵazo kantas ankaŭ verkojn de Johann Sebastian Bach, Frederiko Chopin, Ignacy Jan Paderewski. Kunlaboris kun eminentaj polaj artistoj kaj eksterlandaj, kiel ekz. Gil Evans.

Monda sukceso de la kanto Papaya[redakti | redakti fonton]

Ŝia kanto Papaya de 1976 iĝis en 2007 ŝlagro en Filipinoj, Azio kaj en la Suda Ameriko, kie oni aldonis al ĝi karakterizan dancon Papaya Dance. La verkon malkovris denove radioprezentisto de Filipinoj. En 2008 pri la sukceso de Papaya kaj Papaya Dance informis usona radiotacio kaj dissenda programo ABC's Good Morning America. La danco Papaya Dance plenumas interalie filipina armeo dum paŭzoj en milita ekzercado.

La 11-an de novembro 2009 estis distingita de la prezidanto Lech Kaczyński per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.