Jillian York

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jillian York
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1982 (1982-05-18) (41-jaraĝa)
en Dovero
Lingvoj angla
Loĝloko Berlino
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Binghamton • Dover High School
Okupo
Okupo ĵurnalisto • blogisto • homrajta aktivulo • verkisto • verkisto de nefikcio • sociologo • universitata instruisto • publikigisto
TTT
Retejo https://jilliancyork.com/
vdr

Jillian YORK (n. la 18-an de majo 1982[1]) estas usona aktivulino por la parollibereco[1], direktoro de la branĉo por la internacia parollibereco ĉe la Electronic Frontier Foundation (EFF)[2] kaj unu el la fondintoj de Deep Lab, feminisma kolektivo de artistoj kaj sciencistoj[3]. Ŝi estas ankaŭ kronikistino por Al Jazeera English kaj por Global Voices Online.

Ŝi estis nomita "unu el la plej elstaraj akademianoj pri Interreta gvatado kaj cenzurado"[4][5] kaj kiel privataj teknologiaj platformoj estas privatigantaj la manierojn kiel ni publike komunikas kaj aliras informojn[5]. Laŭ Foreign Policy nomis ŝin unu el la pintaj 100 intelektuloj kiuj diskutras pri ekstera politiko en Twitter[6].

Kariero[redakti | redakti fonton]

De 2004 ĝis 2007, York restadas en Maroko. York kie ŝi en 2006 verkis vojaĝlibron pri Maroko: Morocco - Culture Smart!!: esenca gvidilo pri la kulturo kaj la kutimoj en Maroko[7]. En artikolo redaktita en 2011, York tie ankaŭ verkis pri la rolo de la blogoj kaj de la sociaj amaskomunikiloj en Maroko kiel forumo de diskutado kaj de informoj[8].

En 2008, ŝi laboris por la Berkman Center for Internet & Society (en), esplorcentro de la Universitato Harvard, specialigita en la studo de la kiberspaco. Ŝi kunlaboras al la OpenNet Initiative (en), projekto kies celo estis monitori kaj raporti pri interreta filtrado kaj gvatpraktikoj de nacioj. Ĝi utiligis kelkajn teknikajn rimedojn, same kiel internacian reton de enketistoj, por determini la amplekson kaj naturon de registar-kontrolitaj interretaj filtraj programoj. Ŝi ankaŭ gvidis esplorojn pri la neniigo de DDoS[9]-atakoj[10]. En 2011, ŝi aliĝas al la Electronic Frontier Fountation kiel direktorino en la kampo de la internacia esprimlibereco.

La artikoloj de York pri la parollibereco aperis i.a. en The Guardian, The Washington Post kaj Foreign Policy.

Ŝi estas regule kronikistino por la angla sekcio de Al Jazeera (Al Jazeera English)[11]. Ŝi kontribuas ankaŭ al Ĝlobal Voices Online[12] al kies administra konsilantaro ŝi apartenas[13]. Ŝi ankaŭ estas kunfondinto deTalk Morocco, kiun Deutsche Welle en 2010 premiis kun la "Best of Blogoj Award" por la plej bona anglalingva blogo[14].

Virinoj en sciencoj[redakti | redakti fonton]

En 2013, kiam la revuo Wired inkludis malmulte da virinoj en sia listo de la plej bonaj verkistoj kaj pensuloj sur Interreto, York apartenis al tiuj kiuj kritikis tiun foreston de virinoj[15]. York pensas ke la virinoj havas foje malpli da rekonon kiel pri teknologio-intelektuloj, ĉar ili koncentras sin sur aferoj malpli kovritaj de la popularaj teknologiaj revuoj[16].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • (2021) “Silicon Values: The Future of Free Speech Under Surveillance Capitalism,” (Silicon-valoroj: La estonteco de la parollibereco sub la gvata kapitalismo", Verso Press, ISBN-10: ‎1788738802, ISBN-13: ‎978-1788738804[17]
  • (2013) "Information Infrastructure and Social Control: Origins of the Tunisian Internet" (ĉapitro kun Katherine Maher), State Power 2.0: Authoritarian Entrenchment and Political Engagement Worldwide (Ashgate Publishing)
  • (2014) "Der abschreckende Effekt von Überwachung" (ĉapitro), "Überwachtes Netz" (NewThinking)
  • (2013) "The Internet and Transparency Beyond WikiLeaks" (ĉapitro), "Beyond WikiLeaks: Implications for the Future of Communications, Journalism and Society" (Palgrave Macmillan)
  • (2006) "Culture Smart! Morocco: The Essential Guide to Customs & Culture", eldonejo Random House.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2010 : Deutsche Welle, The BOBs (la plej granda blogo-konkurso en la mondo), Plej bona blogo en la angla, "Talk Morocco"[18]
  • 2014 : Knight News Challenge, John S. and James L. Knight Foundation, «OnlineCensorship.Org»

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ kompleta traduko de la artikolo en la angla vikipedio, titolita "Jilllian York", listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 Aŭtora profilo de Jillian York ĉe Goodreads.
  2. (en) "Jillian York", Electronic Frontier Foundation.
  3. (en) Wendy Syfret, "Exploring feminist hacktivism with deep lab Arkivigite je 2017-07-26 per la retarkivo Wayback Machine". i-d.vice.com, la 20-an de julio 2015
  4. (en) "Blogger Seeks Out the World From Cambridge". The Boston Globe. la 28-an de aprilo 2011.
  5. 5,0 5,1 (en) Silicon Values: A letter from the Editor
  6. (en) "The FP Twitterati 100". Foreign Policy.
  7. (en) Jillian York, "Readable first-person bio".
  8. (en) York, Jillian (2011). "The Revolutionary Force of Facebook and Twitter". Nieman Reports.
  9. Noto: DDoSDistributed-Denial-of-Service
  10. (en) "Politically Charged Websites Face Frequent Attacks", New Scientist, la 21-an de decembro 2010.
  11. (en) "Jillian C. York profile", Al Jazeera.
  12. (en) "Jillian C. York", Global Voices Online.
  13. (en) Staff, "Board of Directors". Global Voices Online, la 9-an de junio 2011.
  14. (en) Gazetara komunikilo, "The BOBs: Best Weblog Goes to 'Ushahidi' from Kenya". Deutsche Welle, la 19-an de aprilo 2010.
  15. (en) Peterson, Andrea, "Wired can't find women on the Internet because it's not looking for them", The Washington Post, la 16-an de aŭgusto 2013.
  16. (en) York, Jillian, "Closed Network". Democracy: A Journal of Ideas (31), vintro 2014.
  17. Eldonita de Verso
  18. "The BOBs: Best Weblog goes to 'Ushahidi' from Kenya", Deutsche Welle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]