Jogajlidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono de la Jogajlidoj

La JogajlidojJagelonoj, litove Jogailaičiai, pole Jagiellonowie, estis reĝa dinastio originanta el Litovio, kiu regis en pluraj mezeŭropaj landoj (proksimume la nuntempaj Litovio, Belorusio, Pollando, Ukrainio, Latvio, Estonio, Kaliningrado kaj partoj de Rusio kaj Hungario) inter la 14-a kaj 16-a jarcento. Membroj de la dinastio estis granddukoj de Granda Duklando Litva 1377-1392 kaj 1440-1572, reĝoj de Pollando 1386-1572, reĝoj de Hungario 1440-1444 kaj 1490-1526, kaj reĝoj de Bohemio 1471-1526. La familio estis branĉo de la litova dinastio Gediminidoj (Gediminaičių).

Prapatro de la familio estis Jogaila (Ladislao la 2-a, pole Władysław II Jagiełło).

Jogajlida dinastio laŭ regnoj

Pollando-Litovio

Antaŭe:Granddukoj de LitovioPoste:
Gediminidoj13771392Gediminidoj1a-foje
Gediminidoj14401572Valezianoj2a-foje
Antaŭe:Reĝoj de PollandoPoste:
Anĵuo13861572Valezianoj


Hungario

Antaŭe:Reĝoj de Hungario kaj KroatioPoste:
Habsburgoj1440-1444Habsburgoj1a-foje
Hunyadi1490-1526Habsburgoj2a-foje


Bohemio

Antaŭe:Reĝoj de BohemioPoste:
Hunyadi1471-1526Habsburgoj