Johan Huizinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Huizinga
Persona informo
Johan Huizinga
Naskiĝo 7-an de decembro 1872 (1872-12-07)
en Groningen
Morto 1-an de februaro 1945 (1945-02-01) (72-jaraĝa)
en De Steeg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Oegstgeest vd
Religio Ĝenerala Baptema Societo vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlandagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Regna Universitato de GroningoUniversitato de Lejdeno vd
Familio
Patro Dirk Huizinga vd
Infanoj Leonhard Huizinga • Jakob Herman Huizinga vd
Profesio
Okupo kulturhistoriisto • historiisto • universitata instruisto • rezistobatalanto • lingvistofilozofo • arthistoriisto • antropologo vd
Laborkampo historio de mezepokohistoria lingvistikohistoriokulturhistoriobildartohistorio • filozofio de kulturo • antropologio vd
Aktiva en GroningenLeiden vd
Aktiva dum 1887–1945 vd
Verkado
Verkoj Aŭtuno de Mezepoko ❦
Homo ludens vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johan HUIZINGA (Groningo, provinco Groningo, 7a de decembro 1872 - De Steeg, Gelderlando, 1a de februaro 1945) estis nederlanda filozofo kaj historiisto.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Huizinga (dekstre) kun la etnografo Anton Willem Nieuwenhuis, Lejdeno (1917).

Li studis en sia naskurbo kaj en Leipzig. Li ekprofesoris en 1897 en Haarlem, kaj poste en Amsterdamo. En 1905 li profesoris pri historio en la Universitato de Groningo, kaj ekde 1915 ĝis 1942 en la Universitato de Lejdeno. Li estis membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj prezidanto de la fako de homaj sciencoj de la Reĝa Akademio de la Nederlandaj Lingvo kaj Literaturo.[2]

En 1942, kiam la nazioj fermis la Universitaton de Lejdeno, li estis arestita, kaj malliberigita en St. Michielsgestel kaj poste elterigita en Overijssel kaj Gelderlando ĝis sia morto.[3] Liaj studos temis ĉefe pri esplorado kaj rekonstruado de vivostiloj kaj kulturaj valoroj de la pasinteco, elstare pro penetrema kritika analizo kaj fidela rekonstruado de historiaj agoj, same kiel pro sia literatura bonkvalito.

La plej granda parto de liaj verkoj centriĝas en la historio de Francio kaj de Nederlando en la 14-a kaj 15-a jarcentoj, la fina Mezepoko, la Reformacio kaj la Renesanco, al kiuj aldonendas studojn pri literaturo kaj kulturo de Hindio kaj biografio Erasmus (1925), inter aliaj. Granda parto de la famo de Huizinga venas pri du verkoj: nome La aŭtuno de la Mezepoko (Herfsttij der Middeleeuwen, 1919) kaj Homo ludens (1938).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1897 - De Vidûsaka in het Indisch tooneel
  • 1912 - Uit de voorgeschiedenis van ons nationaal besef
  • 1913 - Over de betekenis van 1813 voor Nederland's geestelijke beschaving
  • 1914 - De geschiedenis der Groningse universiteit
  • 1918 - Mensch en menigte in Amerika
  • 1919 - Herfsttij der Middeleeuwen
  • 1924 - Erasmus
  • 1926 - Amerika levend en denkend. Losse opmerkingen
  • 1927 - Leven en werk van Jan Veth
  • 1929 - Cultuurhistorische verkenningen
  • 1933 - Holländische Kultur des siebzehnten Jahrhunderts. Ihre sozialen Grundlagen und nationale Eigenart (Jena, Eugen Diederichs Verlag)
  • 1935 - In de schaduwen van morgen. Een diagnose van het geestelijk lijden van onze tijd
  • 1937 - De wetenschap der geschiedenis
  • 1938 - Homo ludens, proeve eener bepaling van het spel-element der cultuur
  • 1939 - Neutraliteit en vrijheid, waarheid en beschaving
  • 1941 - Nederland's beschaving in de zeventiende eeuw. Een schets
  • 1945 - Geschonden wereld, een beschouwing over de kansen op herstel van onze beschaving
  • 1948 - 1953 - Verzamelde werken
  • 1950 - Keur van gedenkwaardige tafereelen uit de Vaderlandsche historiën
  • 1982 - Verspreide opstellen over de geschiedenis van Nederland

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johan Huizinga (1872-1945)
  2. «Crown Princess Juliana of the Netherlands & Prince Bernhard of Lippe-Biesterfeld -1937». Royal Forums.
  3. Van Ditzhuijzen, Jeannette (9a de Septembro, 2005). Bijna vergeten waren ze, de rustplaatsen van roemruchte voorvaderen. Trouw, p. 9 de suplemento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johan Huizinga en la hispana Vikipedio.