Johann Draconites

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Draconites
(1494-1566)
Bildo de Johano Drakonito, biblia tradukisto.
Bildo de Johano Drakonito, biblia tradukisto.
Persona informo
Naskiĝo 1494
en Karlstadt,  Germanio
Morto 18-a de aprilo 1566
en Wittenberg,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto, Universitato de Marburgo, Universitato de Rostock
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • verkistofilozofo vd
Aktiva en Marburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Drakonito (1494-1566) estis teologo, humanisto, filozofo, luterana reformisto, hebreisto, tradukisto kaj komentisto pri la Biblio. Simpatianto de Marteno Lutero (1483-1546) kaj Erasmo de Roterdamo (1467-1536), li partoprenis al la rondo de germanaj humanistoj. Malgraŭ sia orfeco, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto, en 1509. Li estis profesoro pri teologio en la Universitato de Rostock kaj intima amiko de Eobanus Hessus (1488-1540).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1514, li ricevis sian diplomon kiel Majstro pri Artoj kaj iĝis kanonikulo en la Preĝejo de Sankta Severo, en Erfurto. Post la ekapero de pesto en 1521, Drakonito rezignis sian kanonikecon kaj iris al Wittenberg por studi la hebrean. Tie li doktoriĝis pri teologio en 1523.

En 1522, li estis indikinta kiel predikisto en Miltenberg, sur la Majno, sed en 1524 li estis devigata forlasi pro siaj luteranaj vidpunktoj. Sekve, li iĝis pastro en Waltershausen, apud Gotha, kaj en 1525, li edziĝis. En 1528, Drakonito lasis sian paroĥon, malgraŭ la petoj de Marteno Lutero por ke li restu, kaj retiriĝis al Eisenach, kaj sin dediĉis al lernado.

Inter 1534 kaj 1537, li iĝis profesoro en la Universitato de Marburgo kaj pastro. En 1541 li partoprenis en la religiaj kolokvoj dum la "Dieto de Regensburgo". En 1547, Drakonito iris al Lubeko kaj aktivis en la Universitato de Rostock inter 1551 kaj 1560, dufoje servante kiel rektoro, kaj estis indikita de Alberto de Brandenburgo-Ansbaĥo (1490-1568) kiel episkopo de Pomezanio.

Bartholomäus Bruyn: Johann Draconites

Dum li restis ĉe Eisenach kaj pli malfrue dum siaj longaj vizitoj al Wittenberg, li laboris sur sia eldono de poliglota Biblio, kies publikaĵoj estis faritaj inter 1563 kaj 1565. Liaj oftaj forestoj el lia loĝejo en Kwidzyn, en Pomezanio, eventuale kaŭzis iom da malfacilaĵoj kaj li devis rezigni je sia postno en 1564.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Epistel an die Gemeyn zu Miltenberg. 1523
  • Bekenntnis des Glaubens und der Lehre. Erfurt 1525
  • Der hundert und siebenzehend Psalm. Frankfurt am Main 1542
  • Epistolae familiares Eobani Hessi. 1543
  • Commentarius in Psalterium: & Psalmorum Usus. Cum Indice. D. Ioannes Draconites 1543
  • Von rechter Lehre. Tübingen 1544
  • Adversus Eberhardum Billicum Veritatis Inimicum. Doctor Ioannes Draconites. Item. Epigrammatum Liber, 1546
  • Rede auf Luthers Tod vor der Marburger Universität. 1546
  • Von dem Hirten vmb dreissig Silberling verkaufft: Iesv Christo, 1548
  • Gottes Verheißungen von Christo Jesu. Lübeck 1549–1551
  • Vom Breutgam Iesu Christo, 1549
  • Gottes Verheißungen von Christo, 1551
  • Biblia pentapla. 1563–65
  • Iesaias propheta: cum translationibus fontis Ebraici, Chaldaica, Graeca, Latina, Germanica ac explicatione grammatica linguae et prophetiae ac indice regni Christi, 1563
  • Prouerbia Solomonis: cum translationibus fontis Ebraici, Chaldaica, Graeca, Latina, Germanica ac explicatione vulgari linguæ et scripturæ et indice regni Christi, 1564
  • Komentoj pri la libroj de la Malnova Testamento
  • Predikoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]