János Vitéz
Johano Vitéz de Zredna | |||||
---|---|---|---|---|---|
kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, edukisto | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1408 (?) en Križevci | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 1472 en Esztergom | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Janus Pannonius (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo matematikisto politikisto astrologo catholic religious (en) vd | ||||
| |||||
episkopo de Oradea/Várad/Wardein | |||||
Johano la 7-a | |||||
Dum | 1445–1465 | ||||
Antaŭulo | Johano la 6-a de Dominis | ||||
Sekvanto | Johann Beckenschlager (Johano la 8-a) | ||||
ĉefepiskopo de Esztergom/Gran | |||||
Dum | 1465–1472 | ||||
Antaŭulo | Dénes Szécsi | ||||
Sekvanto | Johann Beckenschlager | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János (Johano) VITÉZ [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitéz János estis kroata-hungara kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, edukisto. Lia nobela antaŭnomo (indiko de deveno) estis zrednai (= el Zredna). Li estis onklo de Janus Pannonius.
János Vitéz [1] naskiĝis en 1408 (?) en Zredna apud Križevci, Kroatio. Li mortis la 9-an de aŭgusto 1472 en Esztergom.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Vitéz frekventis universitaton en Vieno. Li komencis sian eklezian karieron en diocezo de Zagrebo. En la 1430-aj jaroj li estis notario en la hungara kortumo, post jaroj li estis edukisto de Ladislao Hunyadi kaj Matiaso la 1-a (Hungario). En 1445 li iĝis episkopo de Oradea, hungare Nagyvárad, poste li ricevis ankaŭ politikajn kaj diplomatiajn taskojn. Depost surtroniĝo de Matiaso li ekhavis la postenon kanceliero, poste en 1465 ĉefepiskopo en Esztergom. En 1465 li fondis universitaton en Pozsony sub nomo Academia istropolitana, poste bibliotekon en Esztergom. Post jaroj la kontakto malboniĝis inter Vitéz kaj Matiaso. Vitéz partoprenis en kontraŭreĝa komploto en 1471, kiu fiaskis.
Li postlasis latinlingvajn poemojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Oratio ad Sixtum III.
- Epistolae in diversis negortis…;
- kolektitaj paroladoj (1878 hungare kaj latine)
- korespondaĵoj kaj paroladoj