John Arderne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Arderne
(1307-1392)
Ilustraĵo de la "zodiaka viro". El la verko ("Spegulo de flebotomio" kaj Praktikoj de kirurgio" far Johano Arderno.
Ilustraĵo de la "zodiaka viro". El la verko ("Spegulo de flebotomio" kaj Praktikoj de kirurgio" far Johano Arderno.
Persona informo
Naskiĝo 1307
en Newark-on-Trent, Nottingham, Londono,  Anglio
Morto 1392
en Londono,  Anglio
Lingvoj latina
Loĝloko Newark-on-Trent
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo kirurgo
vdr

John ARDERNE (1307-1392) alnomita "la patro de la angla kirurgio" estis notinda angla kirurgo kaj unu el la unuaj de sia epoko kiu disvolvis teknikon por la avancoj de la proktologio. Tamen, oni malmulte scias pri li, escepte ke li verkis serion da medicinaj tekstoj kaj aktivis kiel kirurgo en Newark, Nottinghamshire kaj Londono.[1] Kvankam li raportas pri si mem kiel majstro pri kirurgio, li ne estas tiele menciita en la registroj de liaj samtempuloj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Onidire li vojaĝis tra la kontinento en la sekvantaro de John of Gaunt (1340-1399) (filo de Eduardo la 3-a) dum la Centjara milito sed evidentaĵoj ne elmontras tion. Kio estas tre klara, tamen, tio estas ke li akiris granda renomon pro sia traktado de la anusa fistulo, iu malsano kiu antaŭe ne estis efika rimedo. En sia verko pri tia problemo li prezentas ne nur la operaciajn procedurojn sed ankaŭ la kondutokodo por la ideala praktikanto pri medicino.

Mezepokaj kirurgiaj instrumentoj uzataj de John of Arderne en lia libro "Spegulo de flebotomio & Praktikoj de kirurgio" (1425)

En siaj unuaj jaroj li vivis en Newark-on-Trent. Oni ankaŭ supozas ke li loĝis en Nottingham. En 1370, li estis en Londono, ĉar oni kredas ke li engaĝiĝis kiel membro en la Gildo aŭ Kunfrataro de kirurgoj. Li servis kiel milita kuracisto dum la Centjara milito en la armeo de Henry de Grosmont, Duko de Lankastro, kaj John of Gaunt. Li same batalis dum la Sieĝo de Algeciras (1342-1344), unu el la unuaj eŭropaj bataloj kie polvo estis uzita. La vundaro kiun li vidis tie plenigis liajn medicinajn skribaĵojn dum tri jardekoj. Nur en la fino de sia longa vivo, li sukcesis la titolon kiel Majstro pri kirurgio.

Oni diras ke Arderne helpis kaj riĉajn kaj malriĉajn. Lia koncepto pri pago estis ke riĉuloj devas postuliĝi kiel eble plej multe sed la malriĉuloj devas esti prizorgataj tute senpaga. Liaj kuraciloj por la malsanoj estis konsiderata sufiĉa por lia epoko. Arderne rekomendis opion kiel dormigilon kaj eksteran anestezilon por ke la paciento "schal slepe so that he schal fele no kuttyng" ("dormu kaj ne suferu pri la tranĉo").

Pli ol 50 mezepokaj manuskriptoj enhavantaj liajn tekstojn restas ĝis la hodiaŭaj tagoj kaj 36 el ili inkludas plenbildajn skemojn kun ĉirkaŭ 250 ilustraĵoj. Ĉi-bildoj estas inter la plej interesaj karakterizaĵoj de la libroj. Ili montras procedurojn, herbojn kaj ilojn, samkiel simbolajn reprezentaĵojn pri abstraktaj konceptoj, tia kia ekzemple la doloro. La serio da bildoj plej eble estis kreita de Arderne mem kaj longe restis senŝanĝa dum jardekoj, eĉ kiam kopiitaj de unu manuskripto al alia, kaj restis la samaj kiam la tekstoj estis tradukitaj el la latina en la anglan, ekzemple. La manuskriptoj kun ilustraĵoj estis pli altkostaj por produkti, malgraŭ tio ili estis pli konvinkaj por la kompreno de la tekstoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Treatises of fistula in ano, haemorrhoids and clysters ("Traktaĵoj pri anusa fistulo, hemoroido kaj klisteroj)
  • De arte phisicali et de cirurgia (1412) ("Pri la medicina kaj kirurgia artoj, postmorta)
  • Practica Chirvrgiae ("Kirurgiaj praktikoj", 1380)
  • Practica of fistula in ano ("Praktiko de anusa fistulo")
  • Liber medicinarum sive receptorum liber medicinalium ("Libro pri medicino aŭ receptaro de la medicina libro")
  • Hoc est speculum phlebotomiae ("Jen estas la spegulo de flebotomio", 1425)
  • Mirror of Phlebotomy & Practice of Surgery

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • John of Gaunt (1340-1399)
  • Henry of Grosmont (1310-1361), 1-a Duko de Lankastro
  • Sieĝo de Algeciras (Hispanio) (1342-1344)
  • Eleanor de Kastilio (1307-1359), reĝino de Aragono
  • Oto la 4-a, Duko de Malalta Bavario
  • Bartolomeo la Angla (1203-1272)
  • Gilberto de Anglio (1180-1250)

Referencoj[redakti | redakti fonton]