Josef Pieper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Pieper
Persona informo
Josef Pieper
Naskiĝo 4-an de majo 1904 (1904-05-04)
en Elte, North Rhine-Westphalia
Morto 6-an de novembro 1997 (1997-11-06) (93-jaraĝa)
en Münster
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Monastero • Gymnasium Paulinum vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • universitata instruisto • tradukisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef PIEPER (naskiĝis la 4-an de majo 1904 en Elte, de 1975 urboparto de Rheine; mortis la 6-an de novembro 1997 en Münster (Vestfalio)) estis unu el la plej gravaj germanaj kristanaj filozofoj de la 20-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pieper studis en la universitatoj de Berlino und Münster (Monastero) filozofion, jurfilozofion, jursciencon kaj sociologion. Unue li estis profesoro en la Pedagogia Altlernejo en Essen (1946-1972) kaj kiel plen-ranga profesoro por filozofia antropologio en la Westfälische Wilhelms-Universität en Münster. Tie li instruis de 1946 kiel privata docento kaj kiel profesoro de 1950 ĝis 1972. Kiel emerito li prelegis ĝis 1996.

En 1982 li ricevis la Balzan-premion por filozofio, en 1987 la landan premion de Nordrejn-Vestfalio. En 1990 li ricevis la honoran ringon de la Görres-societo.

Ampleksajn informojn oni ricevas en: Josef Pieper, Werke (eld. B. Wald), Bd. 8,2, Hamburg 2008; editora aldono, p. 810-815.

Idea fono[redakti | redakti fonton]

Liaj konvinkoj radikis precipe en la skolastiko de Tomaso de Akvino kaj en la doktrino de Platono. En la krea tradicio de 60 jaroj kiel filozofo kaj verkisto li peris la sciencan tradicion de la okcidento en klara lingvaĵo kaj daŭra aktualeco. Al la renovigo de la kristana memkompreno kontribuis precipe liaj libroj pri la homaj bazo-virtoj justeco, prudenteco, braveco kaj disciplino/sindeteno, kiuj estis tradukitaj en pli ol 15 lingvojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vom Sinn der Tapferkeit (Pri la senco de la braveco), Hegner, Leipzig 1934
  • Über die Hoffnung (Pri la espero), Hegner, Leipzig 1935
  • Über das christliche Menschenbild (Pri la kristana homobildo), Hegner, Leipzig 1936
  • Traktat über die Klugheit (Traktato pri la prudenteco), Hegner, Leipzig 1937
  • Zucht und Maß. Über die vierte Kardinaltugend (Disciplino kaj sindeteno. Pri la kvara kardinala virto), Hegner, Leipzig 1939
  • Muße und Kult (Kontemplado kaj kulto). Kösel, München 1948
  • Was heißt philosophieren? Vier Vorlesungen (Kion signifas filozofumi? Kvar prelegoj), Kösel-eldono, München 1948
  • Über das Ende der Zeit. Eine geschichtsphilosophische Meditation (Pri la fino de la tempo. Histori-filozofia medito), Kösel, München 1950
  • Über die Gerechtigkeit (Pri la justeco), Kösel, München 1953
  • Thomas-Brevier (Tomas-breviero). Latine-germane. Kunmetita, germanigita kaj enkondukita de J. P., Kösel, München 1956
  • Hinführung zu Thomas von Aquin. Zwölf Vorlesungen (Konduko al Tomaso de Akvino. Dudek prelegoj), Kösel, München 1958
  • „Scholastik“. Gestalten und Probleme der mittelalterlichen Philosophie (Skolastiko. Personoj kaj problemoj de la mezepoka filozofio), Kösel, München 1960
  • Über den Glauben. Ein philosophischer Traktat (Pri la kredo. Filozofia traktato), Kösel, München 1962
  • Zustimmung zur Welt. Eine Theorie des Festes (Konsento kun la mondo. Teorio de festo), Kösel, München 1963
  • Verteidigungsrede für die Philosophie (Defendo-pledo por la filozofio), Kösel, München 1966
  • Tod und Unsterblichkeit (Morto kaj senmorteco), Kösel, München 1968
  • Über die Liebe (Pri la amo), Kösel, München 1972
  • Über den Begriff der Sünde (Pri la nocio de la peko), Kösel, München 1977
  • Thomas von Aquin. Leben und Werk (Tomaso de Akvino. Vivo kaj verko), Deutscher Taschenbuch Verlag (dtv), München 1981

Verko-eldono[redakti | redakti fonton]

  • Verko-eldono el la lasta mano estas eldonata de Berthold Wald en la Felix Meiner Verlag, Hamburg. Ĝi ampleksas jam 10 volumojn (parte kun subvolumoj) ekde 1995 ĝis 2008
  • Berthold Wald (eldonanto) Josef Pieper: Werke auf CD-ROM (Josef Pieper: Verkoj sur CD-ROM), Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2008