Josef Schuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Schuster
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1954 (1954-03-10) (70-jaraĝa)
en Ĥajfo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Würzburg
Okupo
Okupo internisto
vdr

Josef Schuster (prononco [JOzef ŜUSta], hebree יוסף שוסטר, n. la 20-an de marto 1954 en Ĥajfo[1]) estas germana kuracisto kaj ekde novembro 2014 Prezidanto de la Centra konsilio de la judoj en Germanio. Samtempe, Schuster estas vicprezidanto de la Monda Juda Kongreso kaj la Eŭropa Juda Kongreso.

Origino kaj familio[redakti | redakti fonton]

La familio de Josef Schuster flanke de sia patro plej malfrue ekde la mezo de la 16-a jarcento vivis en Malsupra Frankonio kaj en najbara Orienta Hesio[2]. Schuster estas la filo de la komercisto kaj asocioficialulo David Schuster. Davido kaj lia patro, la komercisto Julius Schuster, prizorgis la centran hotelon (tiel nomitan Centralhotel) en Bad Brückenau. Tio estis konfiskita fare de la loka NSDAP en 1933. En 1937, Julius kaj Davido estis arestitaj kaj malliberigitaj en la koncentrejoj Dachau kaj Buchenwald. Por "leĝe" transdoni sian posedaĵon en la proprieton de la nacisocialistoj, ili estis liberigitaj kondiĉe ke ili forlasu Germanion.[3] Ili elmigris al Mandata Palestino, kie David laboris kiel dungito de konstrufirmao.

La patrino de Josef Schuster Anita Susanna Grünpeter naskiĝis la 14-an de novembro 1914 en Laurahütte en Supra Silezio (nun Siemianowice Śląskie en Pollando).[4] Ŝia patrino, naskiĝinta Hedwig Kosderlitz la 26-an de junio 1884[5] kaj ŝia patro Fritz Grünpeter[6] naskita la 18-an de oktobro 1876 vivis ĝis 1942 en Gleiwitz (nun Gliwice en Pollando) kaj estis murditaj en la koncentrejo Auschwitz. Anita Susanna Grünpeter kaj David Schuster en Israelo geedziĝis en 1953. Post kiam Josef Schuster estis naskita en 1954, la familio translokiĝis al Germanio en 1956.

Josef Schuster kaj lia edzino Jutta havas filinon Ruth kaj filon Aron.

Kuracista profesio[redakti | redakti fonton]

Schuster kompletigis sian abituron en gimnazio de la urbo Würzburg, poste studis medicinon en la universitato de Würzburg, doktoriĝis tie kun disertaĵo pri la infana mortindico inter judaj kaj nejudaj novnaskitoj kaj kompletigis specialistan trejnadon de interna medicino en la urba malsanulejo Julius-Hospital. De 1988 ĝis 2020, Schuster vivtenis praktikejon de interna medicino en Würzburg. Por havi pli da tempo por sia laboro kiel prezidanto de la Centra Konsilio, Schuster transdonis sian praktikejon post pli ol 32 jaroj al posteulo, kuracisto kun palestinaj radikoj, la 30-an de junio 2020. Tamen, li daŭrigas sian kriz-kuracan servon en la regiono - unu nokton ĉiujn du semajnojn. Li ankaŭ estas implikita kiel kuracisto kun la Bavara Ruĝa Kruco kaj la akva savservo. Schuster estis membro de la Komisiono pri Bioetiko de la Bavara Ŝtata Registaro kaj la Centra Etiko-Komisiono de la Germana Kuracista Asocio.

Funkcioj en judaj organizoj[redakti | redakti fonton]

En 1998, Schuster iĝis prezidanto de la juda komunumo en Würzburg, pozicio kiun lia patro havis inter 1958 kaj 1996. Kvar jarojn poste, li estis elektita por esti prezidanto de la Organizo de Judaj Komunumoj en Bavario. En 2010, li iĝis la vicprezidanto de la Centra Konsilio de Judoj en Germanio. Kiam Dieter Graumann eksiĝis kiel Prezidanto de la Centra Konsilio, li elektiĝis la 30-an de novembro 2014, ĉar la posteulo estis nekontestita.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Baza teksto de la unua, biografia parto de la germana artikolo je la stato de la 16-a de novembro 2023, post pli konciza ĉapitro "funkcioj" el la angla versio, ĉar la germana teksto iĝas tre malkonciza en la politika parto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. centralratderjuden.de/der-zentralrat/praesidenten/praesident/ prezento "Centra Konsilio de Judoj: la prezidanto" el la retejo zentralratderjuden.de (germane)
  2. titolo "Sterbfritz, Gemeinde Sinntal, Main-Kinzig-Kreis, Hessen" ("loĝloko Sterbfritz, komunumo Sinntal, distrikto Main-Kinzig, Hesio"), en la retejo "monumenta projekto" denkmalprojekt.org]
  3. Christiane Florin [https://www.deutschlandfunk.de/vorurteile-gegen-juden-boesartige-mythen-und-unterstellungen-100.html Vorurteile gegen Juden - Bösartige Mythen und Unterstellungen ("Antaŭjuĝoj kontraŭ judoj - Malbonaj mitoj kaj supozoj") en la retejo de la radia kanalo Deutschlandfunk, deutschlandfunk.de, la 27-an de decembro 2020
  4. http://www.historisches-unterfranken.uni-wuerzburg.de/test/web324w/Quellen/1016/527.jpg Schuster, David, en: Reiner Strätz: Biographisches Handbuch Würzburger Juden 1900–1945' ("Biografia Manlibro pri Judoj de Würzburg 1900-1945, p. 527 (germane)
  5. "Memorfolio por Hedwig Grünpeter, née Kosderlitz" el kolekto de la Juda Gazetara Servo, 3 1978, paĝo 19, en formato PDF (germane kaj hebree)
  6. Memorfolio por Fritz Grünpeter" el kolekto de la muzeo Jad Vaŝem, en formato PDF (germane kaj hebree)