Joseph Nicéphore Niépce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicéphore Niépce (ĉirkaŭ 1795).


Joseph Nicéphore NIÉPCE (naskiĝis en Chalon-sur-Saône la 7-an de marto 1765, mortis la 5-an de julio 1833) estis franca inventisto, elstara pro pionireco en fotado.


En 1788-1789 li estis profesoro en seminario en Angers (okcidenta parto de Francio), postenon kiun li forlasis por iĝi oficiro okaze de la revolucio (la rego estis forpuŝita ; burĝoj kaj popolo postulis egalajn rajtojn). Pro vidpovoproblemoj li estis eksigita kaùze de netaŭgeco. Ekde 1801 dank’ al posedaĵoj en vilaĝo Sankta Lupo de Vareno (kulturkampoj , vitejoj) li ricevis sufiĉe da mono por fari sciencan Esploradon. Lia celo estis realigi kemian registradon (reproduktadon) de bildo pere de kemiaĵoj nomitaj lumosensivaj (lumoreagivaj).

Unuaj inventaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unua kreaĵo : la eksplodmotoro Pireoloforo

Iam en 1794, kun sia pli aĝa frato Claude , Nicéphore Niepce komencis krei inventaĵojn en Nico (urbo rande de la mediteraneo maro). Reveninte en 1801 en Ŝalono, li daŭrigis sian esploradon.

La unua kreaĵo de ambaŭ fratoj estis eksplodmotoro por ŝipoj : motoro kiu bruligas benzinon dank’ al interna bruligado. Tiun ĉi li nomis Pireoloforo t.e « Kiu kreas venton pere de fajro » laŭ la grekaj vortoj.

Imperiestro Napoleono la 1-a subskribis la patenton en Dresdeno (Germanio) en 1807, sed ĝi neniam estis komercigita. En 2000, studentoj de la liceo Niceforo Niepce studis , plibonigis, adaptigis la motoron, kaj instalis ĝin sur boaton. La motoroboato moviĝis sur rivero Saono. Nun (2007) ĝi estas en la Domo de Niepce, kie emerita instruistino daùre serĉas plibonigi ĝin.

Nicéphore Niépce estis tre inventema . Li interesiĝis pri ĉiuj modernaj aferoj. Li aŭdis pri velocipedo konstruita de germana barono Karl Drais. En Francio oni nomis ĝin « Drezjeno ».

En 1818 li konstruigis unu drezjenon, sed aldonis plurajn perfektigojn : li trovis kiamaniere malsuprenigi aŭ suprenigi la selon ; li eĉ intencis aldoni motoron sed li ne faris. Tial li antaŭpensis motorbiciklon.

Pioniro de fotado[redakti | redakti fonton]

En la Muzeo de Ŝalono-ĉe-SAONO , vidu la du truojn de la fenestro ekstere, kaj la bildon de la strato videblan interne de la muzeo

En 1802, Thomas Wedgwood faris bildon, presante ŝablonon metitan sur peco de ledo kovrita de arĝenta nitrato, sed li ne sukcesis fiksi la bildon definitive. Niepce imagas metodon por kapti bildojn pere de lumo. Ekde longa tempo oni sciis ke arĝentaj saloj nigriĝas pere de lumo.

Principo de la « Nigra Ĉambro » estas konata de antikva tempo. Aristotelo (384 ĝis 322 antaŭ Kristo) konis ĝin : en iu cambro aŭ skatolo malluma , lumaj radioj, kiuj transiras malgrandan truon, aperigas (vidigas) sur la blanka muro inversitan bildon de ekstera objekto.


Principo de lia Nigra ĉambro kaj provoj[redakti | redakti fonton]

Niepce-3.jpg

Oni supozas ke N. Niepce konstruis plurajn aparatojn sed nur tiu- ĉi estis retrovita ; oni supozas ke ĝi estis farita en 1826. Estas tirkesteca skatolo ; en fotolingvo oni diras Malluma ĈambroKamerao. La du partoj de la « ĉambro » glitmoviĝas unu en la alian. La bildo aperis sur vitro malpolurita lokita en la malantaŭa parto de la Nigra ĉambro. Tiu aparato enhavis 2 truetojn flanke por ke la inventulo kontrolu aperadon de la bildo. Eble ankoraŭ por enirigi jodovaporojn, kiuj mallongigis la tempodaŭron. Tiu aparato enhavis lenson, sed ĝi ne estis retrovita.

En 1816, pere de aparato simila al tiu ĉi nomita de li Nigra Ĉambro, li obtenis negativan bildon sur papero impresebla.

En letero al sia frato, la 5-an de majo, li skribas : « Jes, la fono estas nigra kaj la objektoj estas blankaj . Estas duonsukceso. »

En 1817, li forlasis arĝentoklorido kaj provis plurajn kemiaĵojn. Li estis devigita trovi iun, kiu blankiĝas sub lumo ( male de arĝentosaloj). En 1822 li malkovris ĝin ; li trovis en najbara departemento Bitumon de Judeo. Li pistis ĝin, miksis ĝin kun lavandoleo, kovris plakon de stano aŭ arĝentita kupro. Ekspona tempo estis tre longa, ĉar la bitumo de judeo ne estas tre impresebla (pli ol 24 horoj).

Li nomis la metodon « Heliografion » (helio estas la greka radiko por suno) ; oni povas diri Sunografio.

Sunografio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo sur la birdkaĝego : La plej malnova ankoraŭ ekzistanta foto de Nicéphore Niépce (ĉirkaŭ 1826).

Inter 1816 kaj 1826, Nièpce fotis (li diris heliografiis) plurfoje la pejzaĝon, kiun li vidis tra la fenestro de la unuetaĝa (laŭ la franca nombrado de etaĝoj) domo.

Li vidis parkon , tegmenton de la garbejo kaj kolombejon. Esploristoj opinias ke la ĉi-supra foto estis farita en 1826. La foto estis kunportita en Anglujo, kie Niépce vojaĝis por viziti sian fraton mortinta . En 1827, li donacis ĝin al Francisko BAUER , kun kiu li konatiĝis kaj amikiĝis. Ankoraŭ li donacis kelkajn « sunfotografiojn ».

Oni supozas ke verŝajne li donis ĝin por pagi suldojn de sia frato. Nun la unua foto estas en muzeo de Aŭstino en Teksaso, Usono.

Li ricevis influon de franca scienculo Louis Daguerre (eble fakuloj ne havas saman opinion). Tiun bildon oni komparas al pentraĵo de venonta franca pentristo Paul Cézanne.

Li faris plurajn pejzaĵofotojn ; li nomis ilin « Belvidejojn. »

Reproduktado de gravuraĵoj[redakti | redakti fonton]

Portreto de la kardinalo de Amboise

Niépce ankaŭ serĉis por reproduktado de gravuraĵoj (li diris « Fotogravuro » (1822 -1823)) kiel tiu ĉi.

La proceso estas : bitumoverniso transformiĝas en nesolvebla materialo, ĝi postrestas sur la plako kiam oni lavas ĝin per solviga kemiajo. Oni havas negativan bildon. Mergita en acida likvaĵo, la plako estas poste purigita. Ĝi portas gravuritan desegnon, kiu povas esti presita pere de presrimedoj.

Rilatoj kun Louis Daguerre[redakti | redakti fonton]

En 1825 S-ro Chevalier, pariza optikisto, kiu vendis lensojn kaj aliajn materialojn al Niepce, parolis pri la laboraĵoj de Niepce al Louis Daguerre, nun konata pro siaj Dagereotipoj, kaj la tekniko Dagerotipio.

La filo de N. Niepce skribis : « Mia patro ricevis leteron subskribitan de famulo, kiu prezentis teatraĵon nomitan DIORAMA surbaze de pentraĵoj : Sro Daguerre. Niepce , post multaj hezitoj, respondis jese . Finfine ili renkontiĝis kaj en 1829 subskribis kontrakton .»

Estis kreita ASOCIO NIEPCE- DAGUERRE ; la kontrakto estis subskribita la 14-an de decembro en Ŝalono-ĉe-Saono. Per tiu kontrakto NIEPCE malkaŝis sian kreaĵon, kaj plibonigojn, kiujn li aldonis al la Nigra Ĉambro.

Sed en 1833 Niepce forpasis tre malriĉa . En 1837, Daguerre modifis la kontrakton favore al si ; li forstrekis la nomon de Nicephore Niepce. Daguerre havis multajn rilatojn, konatulojn ĉe scienculoj. Tial li prezentis sian metodon al Akademio de Sciencoj en 1839. Kaj oni ne plu parolis pri la vera kreinto de fotografio.

Sed sen la laboraĵoj de Niépce, Daguerre neniam estus inventinta la Dagereotipojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]