Saltu al enhavo

José Bento Monteiro Lobato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monteiro Lobato (San-Paŭlio).
José Bento
Monteiro Lobato
(1882-1948)
Lando kreiĝas per homoj kaj libroj.
Lando kreiĝas per homoj kaj libroj.
Persona informo
Naskonomo José Renato Monteiro Lobato
Naskiĝo 18-a de Januaro 1882
en Taubaté, San-Paŭlio, Brazilo
Morto 4-a de Julio 1948
en San-Paŭlo, Brazilo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Consolação Cemetery (en) Traduki, quadra 25, terreno 2 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Law School, University of São Paulo (en) Traduki
Universitato de San-Paŭlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partido Comunista - Seção Brasileira da Internacional Comunista (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo José Bento Monteiro Lobato
Familio
Edz(in)o Maria da Pureza Natividade Lobato (en) Traduki (1908–1948) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Guilherme Monteiro Lobato (en) Traduki, Martha Lobato (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj José Francisco Monteiro (en) Traduki (avo)
Joyce Lobato (en) Traduki (nepino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Monteiro Lobato vd
Okupo Brazila verkisto kaj eldonisto.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Renato MONTEIRO LOBATO, brazila verkisto kaj eldonisto, naskiĝis en la 18-a de januaro 1882 en bieno de municipo Taubaté, San-Paŭlio kaj mortis je la 4-a horo de la 4-a de julio 1948 en San-Paŭlo. En juneco, li ŝanĝis sian nomon al José Bento MONTEIRO LOBATO pro tio ke li rajtis heredi bastonon gravurita de la komencliteroj de la nome de sia patro JBML (José Bento Marcondes Lobato) kiu forpasis kiam li estas 15-jara.

Lobato tre ŝatis pentri kaj volis studi pentroarton, sed lia avo, Vicgrafo de Tremembé, devigis lin lerni juron. Tri jaroj post la diplomiĝo kiel advokato li aktivis kiel prokuroro en Areias, urbeto de San-Paŭlio, dum grava ekonomia krizo. En 1905, li edziĝis al Maria da Pureza. Lia avo forpasis en 1911 kaj de li Lobato heredis bienon.

El la vivo de kamparanoj, li ĉerpis inspiron por krei sian unuan faman personulon, Jeca Tatu (ĵeka tatu').

Eldonisto

[redakti | redakti fonton]

En 1917 li vendis la familian bienon, translokiĝis al San-Paŭlo kaj fariĝis eldonisto. Li aĉetis revuon Revista do Brasil ("Revuo de Brazilo") kaj li eldonis librojn iom poste.

Kiel eldonisto, Monteiro Lobato klopodis plivastigi la libro-merkaton en Brazilo, kaj starigis grandan kampanjon por plimultigi la librovendejojn. Milojn da cirkuleroj li dissendis al komercistoj de tuta lando kiuj ne vendis librojn ili diris "la libro estas varo kiel alia... vi ne bezonas legi, nur vendi ilin".

En tiu tempo li diris la proverba diraĵo "lando fariĝas per homoj kaj libroj".

Li ankaŭ speciale atentis pri novaj talentoj kaj ĉiam klopodis lanĉi novajn aŭtorojn. Vere Lobato estis revolucia eldonisto, sed fine bankrotis.

Infanverkisto

[redakti | redakti fonton]

Post la bankroto de l' eldonejo, Lobato translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kaj tie li ekverkis infanrakontojn. Ĝuste en tiu epoko naskiĝis liaj plej famaj personuloj. La ĉifonpupo Emilia estas certe la plejfama el ili. Per ĝi, la verkisto instruas kaj amuzas plurajn generaciojn. Emilia havas multajn seriozajn ideojon pri Brazilo. En Bieneto de l' Flava Pego, kie ĝi loĝas, ekzistas libereco je pensado, ĉiuj estas iom filozofoj kaj konkretigas la idealo de Respubliko de Platono.

Liaj infanhistorioj ne havas moralajn aŭ edukajn celojn, ofte mokas pri "seriozaj" aferoj. La historioj miksas mitajn, fantaziajn kaj fikciajn estulojn kun realaj homoj. Tiel, Zamenhof mem aperas kiel rolulo en historio por kuraci parolantan rinoceronton Quindim.

Pri lia infanlibroj li diris "iam mi faros librojn kiuj niaj infanoj povos loĝi".

Per liaj multaj libroj, Lobato fariĝis la plej grava infanverkisto de Sudameriko.

Fero kaj Petrolo

[redakti | redakti fonton]

De 1927 ĝis 1931 li laboris kiel brazila komerca ataŝeo en Usono kaj daŭre verkis. Revene al Brazilo fondis la Kompanio de Petrolo de Brazilo kaj lanĉas, iom poste, kampanjon por la eksploro de fero kaj petrolo en Brazilo.

Tiu kampanjo kontraŭis la interesojn de Usono, kiu instigis Getúlio Vargas persekuti lin. La registaro malpermesis al li diri ke ebla produkti nafton kaj feron en Brazilo, sed li rifuzis kaj estis arestita en pluraj okazoj. Li skribis leteron al generalo kiu ordonis lian unuan areston: "mi pasigis en ĉi tiu prizono, generalo, neforgeseblaj tagojn, pri kiuj granda resopiro mi memoros. Mi havis la okazon observi, ke la plej multaj arestitoj estas homoj kun pli pura kaj nobla animo ol multaj altrangaj homoj libere vivantaj".

Dum lia aresto, kvazaŭkaŝa serĉteamo malkrovis nafton en urbeto Lobato en Bahio. La anonco de provo de ekzistado de petroleo en Brazilo, morale detruis la kialojn de lia aresto.

La afero de esti arestita kun komunaj krimuloj simple pro tio, faris de li amaran homon. Li diris "post kiam mi vidis min kondamnita al sesmonata aresto kaj troviĝis en arestejo de murditoj kaj rabistoj nur pro tio, ke mi tro obstinis provizi nafton al mia lando, mi mortis je granda parto de mia animo".

Li fariĝis denove verkisto, sed Katolika eklezio malpermesis liajn librojn en katolikaj lernejoj ĉar li estis spiritisto kaj malutigis al li malkonsilante la legadon de liaj verkoj.

Pro la fino de dikatoreco de Vargas li diris: "por la homo la taŭga klimato estas ununura: tiu de libereco. Nur en tiu klimato la homo fariĝas feliĉa kaj harmonie prosperas. Kiam ŝanĝiĝas la klimato kaj malaperas la libereco, estiĝas la malĝojo, la aflikto, la malespero kaj dekadenco".

Li mortis tri jaroj post la fino de Vargasa diktatoreco en 1948. Dum multaj jaroj lian memoron estis persekutita, ankoraŭ hodiaŭ, multaj instruistoj diras al lernantoj ke li estis granda verkisto, sed stulta homo.

Porinfanaj

[redakti | redakti fonton]

Kolekto Sítio do Picapau Amarelo

[redakti | redakti fonton]
  • 1921 - O Saci
  • 1922 - Fábulas
  • 1927 - As Aventuras de Hans Staden
  • 1930 - Peter Pan
  • 1931 - Reinações de Narizinho
  • 1932 - Viagem ao céu
  • 1933 - Caçadas de Pedrinho
  • 1933 - História do Mundo para as Crianças
  • 1934 - Emília no País da Gramática
  • 1935 - Aritmética da Emília
  • 1935 - Geografia de Dona Benta
  • 1935 - História das Invenções
  • 1936 - Dom Quixote das crianças
  • 1936 - Memórias da Emília
  • 1937 - Serões de Dona Benta
  • 1937 - O Poço do Visconde
  • 1937 - Histórias de Tia Nastácia
  • 1939 - O Picapau Amarelo
  • 1939 - O Minotauro
  • 1941 - A Reforma da Natureza
  • 1942 - A Chave do Tamanho
  • 1944 - Os doze trabalhos de Hércules
  • 1947 - Histórias Diversas

Aliaj porinfanaj

[redakti | redakti fonton]
  • 1920 - A menina do narizinho arrebitado
  • 1921 - Fábulas de Narizinho
  • 1921 - Narizinho arrebitado
  • 1922 - O marquês de Rabicó
  • 1924 - A caçada da onça
  • 1924 - Jeca Tatuzinho
  • 1924 - O noivado de Narizinho
  • 1928 - Aventuras do príncipe
  • 1928 - O Gato Félix
  • 1928 - A cara de coruja
  • 1929 - O irmão de Pinóquio
  • 1929 - O circo de escavalinho
  • 1930 - A pena de papagaio
  • 1931 - O pó de pirlimpimpim
  • 1933 - Novas reinações de Narizinho
  • 1938 - O museu da Emília

Por plenkreskuloj

[redakti | redakti fonton]
  • O Saci-Pererê: resultado de um inquérito (1918)
  • Urupês (1918)
  • Problema vital (1918)
  • Cidades mortas (1919)
  • Ideias de Jeca Tatu (1919)
  • Negrinha (1920)
  • A onda verde (1921)
  • O macaco que se fez homem (1923)
  • Mundo da lua (1923)
  • Contos escolhidos (1923)
  • O garimpeiro do Rio das Garças (1924)
  • O Presidente Negro/O choque das Raças (1926)
  • Mr. Slang e o Brasil (1927)
  • Ferro (1931)
  • América (1932)
  • Na antevéspera (1933)
  • Contos leves (1935)
  • O escândalo do petróleo (1936)
  • Contos pesados (1940)
  • O espanto das gentes (1941)
  • Urupês, outros contos e coisas (1943)
  • A barca de Gleyre (1944)
  • Zé Brasil (1947)
  • Prefácios e entrevistas (1947)
  • Literatura do minarete (1948)
  • Conferências, artigos e crônicas (1948)
  • Cartas escolhidas (1948)
  • Críticas e outras notas (1948)
  • Cartas de amor (1948)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]