„ Jen libro impona laŭ diversaj prestiĝoj: prestiĝo de la biografiito; prestiĝo de la fakto, ke ĝin eldonis la brazila ŝtato; prestiĝo de ĉiel eminenta traduko; prestiĝo de luksaj papero kaj ilustro... Jam de unu jaro mi posedas tiun bibliografian juvelon (kvankam kun eldonjaro 1949, fakte ĝi aperis nur fine de 1951), kiun mi unue avidege englutis kaj poste ŝate relegis.
Jen biografio de eminenta, centprocenta demokrato, laŭ la plej puraj demokratecaj tradicioj spiritaj. Estas vera plezuro informiĝi pri la agado de tiu grandanimulo, per kiu Brazilio povas fiere kunmarŝi la homaranisman amblon, kiun gvidmontras la plej noblaj homoj de la homara historio.
La biografio, en si mem, estas bona, eĉ se por internacia, tutmonda legantaro, precipe ekster Latinameriko, kie oni ne konas la pretoranismon — de kies lumo, cetere, la figuro de Rui Barbosa iĝas ankoraŭ pli giganta, pli eksterordinara- por tiu legantaro, ĝi eble estas iom implika, foje labirinteta, pro nekono de la koncerna etoso kaj de la eventoj, kiuj ĝin konsistigis. Ŝajne tio ŝuldigas al la fakto, ke la biografion destinis la aŭtoro al la brazila publiko, por kiu Rui Barbosa estas hieraŭa homo kaj la spirita atmosfero, en kiu li vivis, tute familiara. Sed, malgraŭe, tamen, eĉ tiel, ĝi rezultas kaj elstaras kun firmaj konturoj; kaj Rui Barbosa videbligas laŭ plej diversaj facetoj, profiltrafe reliefitaj.
Fernando Nery do bone plenumis sian taskon, eĉ se origine tamen li ne verkis por internacia eksteramerika legantaro. Multfoje, kiam mi legis la priskribon pri la nevenkebla honesteco de Rui Barbosa, pri lia amo al siaj kunhomoj, pri lia ĉiama advokateco por la leĝo kaj nepor ajna partio — kvankam li estis preskaŭ profesia politikisto!— kai ne povis ne pensi pri Zamenhof. Jes ja; ĉar en la sfero de la
bonesto, do la noblo, de la plej alta homaranismo, ĉiuj vere sinceraj alstrebantoj kaj praktikantoj koincidas!
La traduko estas unuaranga. Tiel. Sen superfluaj kvalifiloj. Lastatempe nia literaturo, ĉu originala, ĉu traduka, riĉiĝadis per eminentaĵoj. Diletantismo rapide ekcedas sian lokon. Ĉu necesas memori titolojn, kiaj Leteroj de Zamenhof, Sep fratoj, Retoriko, Ekspedicio Kon-Tiki, Kredu min, Sinjorino!, Peer Gynt,Kvaropo, k. t. p.? Rui
Barbosa digne apudestas. Nu, ĉar la portugala kaj la hispana estas tre parencaj kaj multokaze identaj lingvoj, mi ne hezitas plej varme rekomendi la studon de ĉi tiu traduko al niaj hispanaj vortaristoj.
Ĝi estas riĉa minejo de trafaj redonoj poiportugalaj-hispanaj vortoj kaj idiotismoj
Joels — al mi ŝajnas, ke li ne naskiĝis portugallingvano! — sukcesis brile esperantigi tekston kun grandaj malfaciloj. Jen kelkaj eroj, dise prenitaj, kiuj montras lian virtuozon kaj kies utilon por hispanparolanto; oni ne bezonas emfazi: «ece kiel ministrede financoj» (— en su calidad do ministro de Hacienda), «dislaso de la parlamento», laŭkiel (—según, en konjunkcia rolo), elinter ĵurinta juĝantaro, fortemoiĝinta ŝovinismo (— patrioterismo anacrónico), ranskurulo (tránsfuga, desertor), kaŭdilismo (p. 214) ktp., ktp. Kaj elinter aliaj, jen plastika bildtrafa esprimo: «persekutate de aro da jen-jen jam atingantaj min bajonetoj».
Eĉ ne 2 % de la nuna homaro parolas portugale; malpli ankoraŭ ĉeĥe; eĉ malpli ol ĉeĥe, norvege. Ĉu ne estas do Esperante kvazaŭ mirakligilo, kiu permesas — eĉ se ankoraŭ al malmultaj, tamen elitaj kaj tutmondaj — la konon kaj ĝuon de la plejbelaj spiritaj gemoj de ĉiuj gentoj kaj ilian disiron en la mondon? Kun ekzalta entuziasmo mi rekomendas ĉi tiun libron; samtempe mi plej sincere dankas la brazilajn samideanojn kaj sincere gratulas ĉi ties Ministerion de Eduko kaj Sano por tiom al si indiga faro, dediĉe al la gloro kajĉiea respektigo de la plej bona, plej nobla Brazilio. ” |