Jozefo Muskat Azopardi
Jozefo Muskat Azopardi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1853 en Qormi |
Morto | 4-an de aŭgusto 1927 (73-jaraĝa) en La-Valeto |
Tombo | Addolorata Cemetery (en) , Div. Lvant B-G-16 |
Lingvoj | malta |
Ŝtataneco | Kolonio de Malto |
Alma mater | Universitato de Malto |
Familio | |
Infano | Ġino Muscat Azzopardi (en) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto advokato tradukisto de Biblio poeto lingvisto ĵurnalisto verkisto |
Jozefo Muskat Azopardi (malte: Ĝużè Muscat Azzopardi aŭ Ġużeppi Muscat Azzopardi [elp. ĝuzepi muskat azopardi ], (naskita la 1-an de septembro 1853 en Qormi - mortis la 4-an de aŭgusto 1927 en La-Valeto[1]), estis malta advokato, lingvisto, ĵurnalisto, literatura kritikisto, tradukisto, dramisto kaj verkisto. En la lumo de liaj multaj kontribuoj en prozo kaj poezio al malta literaturo li estas konsiderata "la patro de la moderna malta literaturo" laŭ Franġisk Saverju Caruana.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post studado ĉe la porsacerdota seminario de Medino en Malto[2] kaj ĉe la Universitato de Malto, li akiris en 1875 diplomon pri juro. Li iĝis socia komentisto, aktivulo kaj politikisto, same kiel literatura kaj teatra kritikisto. Li ankaŭ estis la fondinto de kulturaj revuoj kaj periodaĵoj en la malta lingvo. Li fondis la asocion de maltaj verkistoj (malte: Għaqda Kittieba tal-Malti), kiu poste iĝis la akademio de la malta lingvo (malte: Akkademja tal-Malti), la ĉefa reguliga instanco por la malta lingvo kaj kies prezidanto li estis.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]Muscat Azzopardi verkis multajn teatraĵojn, kelkaj el ili estas originalaj dum aliaj estas tradukitaj de la itala.
Romanoj
[redakti | redakti fonton]Lia unua prozverkado estis La vivo de sankta Georgo (1874).
Li verkis historie bazitajn romanojn en kiu li miksas naciismajn valorojn kun inventita historio. La kombino de historio (kiu postulas serĉadon) kaj fikcio (kiu postulas imagon) serĉas instrui kaj samtempe distri.
- Toni Bajjada (1878),
- Ġużeppi Callus[3], foje Mateo Kalùs (1878), nacia heroo pendumita pro lia protesto kontraŭ la decido de Jean de la Valette (Granda Majstro de la Malta Ordeno) submeti la maltanojn[4].
- Vicu Mason (1881),
- Susanna (1883),
- Ċejlu Tonna (1886),
- Ċensu Barbara (1893) kaj
- Nazju Ellul (1909)
Poezio
[redakti | redakti fonton]Li eksperimentis kun la flekseblo de la malta lingvo kiel rimedo de poezia esprimado. Multaj poemoj estis publikigitaj en Ġabra ta' Poeżiji bit-Taljan u bil-Malti (1876), Ħamsin poeżija bil-Malti (1890) kaj en la pli lastatempa kolekto Ġabra ta' Sunetti bi Studju fuqhom tal-Kittieb Innifsu (1956).
Lia poezio prenis elementojn de lia medio kaj tuŝis sociajn temojn, kiuj ankaŭ estis rekta inspiro por aliaj poetoj. Li kredis ke li havis edukan mision kun sia poezio, kiu ofte estas didaktika.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Ġużè Muscat Azzopardi, Universitato de Malto
- ↑ Medino, ankaŭ Mdina, estas la eksa ĉefurbo kun historia centro, hodiaŭ ankaŭ nomata „silenta urbo“ (ĝi estas alirebla nur al piedirantoj), kun vivema antaŭurbo Rabat,
- ↑ (en) Michael Schiavone, Biography: Ġużeppi 'Mattew' Callus, Times Malta, la 30-an de decembro 2023
- ↑ (eo) Evarist Bartolo, trad. Carmel Mallia, Kiuj estas ni?, Literatura Foiro, paĝoj 310-312, n-ro 325, oktobro 2023