Juan Antonio Lavalleja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Juan Antonio Lavalleja y de la Torre [labaJEĥa] (Minas, Vicreĝlando de Rivero Plata, 24-a de junio de 1784Montevideo, Urugvajo, 22-a de oktobro de 1853) estis militisto kaj politikisto el Urugvajo. Li estis estro de la Tridek Tri Orientanoj kaj Prezidento de Urugvajo en la Triviraro de 1853.

Li estis la filo de hispanaj terposedantoj.[1]

Pro la leviĝo de sia lando responde al la Revolucio de Majo okazinta la 25-a de majo de 1810 en Bonaero Lavalleja entuziasmiĝis kaj kiel soldado luktis en la Batalo de Las Piedras en 1811, post kio li iĝis kapitano en 1814. Akompane Artigas kaj dekomence sub estreco de Fructuoso Rivera en la lukto kontraŭ la unueciguloj, li batalis kontraŭ Manuel Dorrego en la kamparo de Guayabos, la 10a de januaro de 1815, kaj li venkis.[1]

Ekde 1816 li luktis kontraŭ la Invado Brazil-Portugala kaj la 3an de aprilo de 1818 portugaloj kaptis lin kaj emprizonigis lin en Brazilo. En 1821 oni permesis sian revenon al Montevideo kaj tuje servis ĉe la kolonelo Rivera. Kiam okazis la sendependigo de tio kio nun estas Brazilo nome tiam Brazila Imperio, Rivera kaj Lavalleja estis kun Lecor favore, eĉ subskribante la akton de proklamo kaj agnosko de la imperiestro Petro la 1-a de Brazilo, la 17an de oktobro de 1822. Kiam li venis al Bonaero en 1824, la imperiaj aŭtoritatoj deklaris ĝin dezertinto kaj konfiskis siajn havaĵojn.

La Tridek Tri Orientanoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tridek Tri Orientanoj.

Lavalleja estis la elektita por estro de la danĝera entrepreno, rekomendita pro sia sentima kuraĝo. La agado okazis la 19an de aprilo de 1825, kiam elŝipiĝis borde de la Rivero Urugvajo, ĉe la strando de Agraciada, kun kelkaj armiloj kaj nedifinita grupo de orientanoj kaj anoj de aliaj argentinaj provincoj, kiu la tradicio nomigos kiel Tridek Tri Orientanoj, ĉefe oficiroj.

La 24an ili sukcesis eniri en Santo Domingo de Soriano kaj poste sekvis serĉe de la kolonelo Rivera, kiun ili trafis ĉe Monzón la 29an. Post interkonsento, Rivera aliĝis al la patriotoj kun siaj soldatoj. Estis polemiko ĉu Rivera estis surprizita kaj arestita de Lavalleja en Monzón, kiel tiu leteris al sia edzino el San José la 2an de majo, aŭ Rivera akceptis la sintenon de la invadantoj, aŭ ĉio estis konsekvenco de antaŭplano, kiel ŝajnas natura, sed ĉiukaze Rivera bezonis ŝajnigi.

Poste la grupo kaptis la vilaĝojn San José kaj Canelones, kaj la 14a de junio estis starigita en Florida Provizora Registaro sub la prezidenteco de Manuel Calleros kaj tie, la 25an de aŭgusto de 1825, la Reprezentantoj proklamis la sendependecon de la provinco kaj tuje oni deklaris ties unuigon al la aliaj de Rivero Plata. Rivera venkis super siaj kontraŭuloj en Rincón de Haedo la 24a de septembro kaj la 12an de oktobro Lavalleja venkis en Sarandí Grande.

Posta agado[redakti | redakti fonton]

La registaro de Bonaero akceptis la Orientan Provincon kune al la aliaj, kio okazigis militon kontraŭ la Brazila Imperio kio ekis en januaro de 1826 (Brazil-Argentina Milito). Tamen ĉe la argentina flanko estis malkonsentoj inter la diversaj estroj. Lavalleja estis en la venka Batalo de Ituzaingó la 20an de februaro 1827. La pactraktato de 1828 elpostenigis Lavalleja el diktatura posteno.

En aŭgusto de 1830 per balotado Rivera atingis pliajn voĉdonojn kaj oktobre samjare estis proklamita Prezidento. Lavalleja ribeliĝis kontraŭ la prezidenteco de Rivera, kaj enarmiĝis en julio de 1832, estis venkita kaj devigita rifuĝiĝi en Brazilo. En 1834 insurekciis denove, invadis la Orientan Respublikon helpe de Juan Manuel de Rosas. Ankaŭ tiam li estis venkita.

En la prezidenteco de Manuel Oribe, 1835-36, estante elmigrita en la Argentina Konfederacio, Rosas apogis lin kontraŭ Oribe. Tamen kiam la generalo Rivera ribeliĝis kontraŭ la registaro, meze de 1836, li proponis sin al Oribe, elŝipiĝis en Colonia la 1an de aŭgusto 1836 kun cento da soldatoj. Li estis realigita en la nacia armeo, kaj kunvenkis kun la generalo Ignacio Oribe en la Batalo de Carpintería, la 19an de septembro de 1836, sed ankaŭ estis venkita ĉe Palmar, la 15an de junio de 1838.

Post la rezigno de Oribe oktobre de 1838, Lavalleja pasis al Bonaero por meti sin al servo rekta de Rosas, akompanis la generalon Pascual Echagüe, en la invado de 1839 kaj la 29an de decembro suferis malvenkon en la batalo de Cagancha. Revenis kaj 1840 estis venkitaj en Don Cristóbal. Li ne partoprenis en la longa periodo de la Granda Milito kaj laŭ Antonio F. Díaz suferis veran malriĉon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Juan Antonio Lavalleja, en enlacesuruguayos.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]