Juan Nicasio Gallego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Nicasio Gallego
Potreto de Juan Nicasio Gallego, fare de Luis de Madrazo.
Potreto de Juan Nicasio Gallego, fare de Luis de Madrazo.
Persona informo
Juan Nicasio Gallego
Naskiĝo 14-an de decembro 1777 (1777-12-14)
en Zamoro
Morto 9-an de januaro 1853 (1853-01-09) (75-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikistotradukisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Nicasio Gallego Fernández (Zamoro, 14-a de decembro de 1777- Madrido, 9-a de januaro de 1853) estis poeto hispana de la Klerismo. Li ludis gravan rolon en la transiro de la Novklasikismo al la Romantismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis plej aĝa filo de Felipe Gallego akj Francisca Hernández del Crespo, nobelo. Li havis klasikan edukadon en latino kaj beletroj kun bonaj instruistoj kiaj Manuel Peláez, ĉe Zamoro. Poste li studis en la Universitato de Salamanko kaj, danke al stipendio, en la Universitato de Osma, por doktoriĝis per Filozofio kaj Civila kaj Kanonika Juro (1800). En 1804 li pastriĝis kaj en majo de 1805 iĝis reĝa kapelano en Madrido; en oktobro Karlo la 4-a nomumis lin spiritan konsilisto de la paĝioj de la Reĝa Palaco; tiam li ekpublikigis poemojn en Memorial Literario. En Madrido amikiĝis kun Meléndez Valdés kaj aliaj antaŭromantismaj figuroj: Nicasio Álvarez de Cienfuegos kaj Manuel José Quintana. La historia tago de la 2-a de majo, Juan Nicasio troviĝis dediĉita al siaj kapelanaj taskoj en la palaco, kaj verkis odon Influencia del entusiasmo público en las artes (influo de la publika entuziasmo super artoj).

Li translokiĝis al Sevilo kaj poste a Cádiz; tiam li ricevis postenojn, kiaj de la katedralo de Murcio, kaj de konstitucifara deputito el Zamoro kaj laboris por klasigo de informoj rilate al la konvoko de la Kortumo de Kadizo por kio li estis elektita kaj por la redakto de la projekto de leĝo por preslibero. Tie li loĝis aktivule en ĝis ok komisioj kaj en diskutrado pri 71 aferoj, ĝis la reveno de la reĝo Fernando la 7-a, kiu persekutis lin pro esti liberalo.

Pro tio li estis enkarcerigita dum unu jaro kaj duono kaj pasis kvar jarojn mallibere en diversaj monaĥejoj de Jerez, de Moguer kaj de Sevilo. Post la epizodo de Rafael del Riego li estis liberigita en 1820. Poste li postenis eklezie en Valencio kaj Sevilo, tradukis verkojn de Alessandro Manzoni kaj kultivis literaturan kritikon. Poste li postenis kiel eklezia juĝisto, senatoro kaj akademiano de la prilingva kaj beletra akademioj. Li mortiĝis en Madrido en 1852.

Domingo del Monte eldonis liajn Versos (Filadelfia: Imprenta del Mensagero, 1829) kio inkludis sonetojn, du elegiojn, inter ili "Al 2 de mayo", du tradukojn de la falsa kelta bardo Osiano kaj sian poezian tragedio Óscar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]