Juan Pérez de Pineda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Pérez de Pineda
(1500-1567)
La Psalmaro de David, verko eldonita en 1557.
La Psalmaro de David,
verko eldonita en 1557.
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Montilla,  Hispanio
Morto 1567
en Parizo,  Francio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Juan Pérez de Pineda (1500-1567) (pseŭdonimo: Juan Philadelpho) estis hispana predikisto, tradukisto de la Nova Testamento, ministro de la reformita eklezio en Francio kaj Svisio, kaj aŭtoro de sennombraj doktrinaj verkoj kaj tradukaĵoj. Li estis rektoro en la "Colegio de Los Niños de la Doctrina", iu orfejo kiu, kune kun la Katedralo kaj la Jeromita Monaĥejo de Sankta Isidro, fariĝis unu el la instituciaj fokusoj por la disvastigado de la reformismaj ideoj en Sevilo.

En Francio li estis kapelano de Renata, Dukino de Ĉartro (1510-1574), filino de Ludoviko la 12-a kaj Ana de Bretonio (1477-1514). Li same aktivis kiel episkopo de Osma kaj sekretario de Miguel de Herrera, ambasadoro de Karlo la 5-a apud la Sankta Seĝo, ĉirkaŭ 1520. Kune kun aliaj hispanaj reformistoj, li devis fuĝi el Hispanio por liberiĝi de la inkviziciaj flamoj.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

La Nova Testamento en la hispana, publikigita de Jean Crespin, en 1556.

Liaepoke Sevilo estis konvertiĝinta en la ĉefa sidejo de protestantismo en Hispanio, ĉar kelkaj el la plej gravaj teologoj de la urbo simpatiis aŭ identiĝis kun la luteranismo, tiaj kiaj Juan Gil (1495-1556), pli konata kiel D-ro Egidio, kaj Constantino Ponce de la Fuente (1502-1560). Ankaŭ tie loĝis kelkaj erudiciaj monaĥoj, nome, Casiodoro de Reina, la unua tradukisto de la kompleta biblio en la kastilian rekte el la hebrea kaj greka lingvoj, kaj Cipriano de Valera kiu estis revizianto de la sama biblio.

Kiam okazis la persekutado, en 1551, en Sevilo, Juan Pérez eskapis kune kun la hieronimanaj monaĥoj kaj trovis rifuĝon en Ĝenevo. Ekde tiam, Julián Hernández, pli konata kiel "Juanillo" pro lia ĝibo kaj eta alteco, kunportis grandan kvanton da reproduktaĵoj de la kastilia Biblio ĝis Hispanio. En Ĝenevo, Pérez de Pineda presigis sian tradukaĵon de la "Nova Testamento" surbaze de la tradukoj far Francisco de Enzinas kaj Juan de Valdés (1490-1541). Li ankaŭ tradukis kaj presigis la Psalmaron de David kaj dum tri jaroj li estis predikisto en la hispan-parola kongregacio ekzistanta en tiu urbo. La tradukado de la Psalmaro kompletiĝis en 1557, kaj estis dediĉita al Maria de Aŭstrio (1505-1558), fratino de Karlo la 5-a, kaj regantino de la Malaltaj Landoj.

Post kelkaj jaroj, aŭtodafeo okazis por la inkvizicio el Sevilo, kaj dudekunu homoj estis mortigitaj en la brulŝtiparo, estante inter ili pluraj hieronimanaj monaĥoj kaj kelkaj virinoj kiuj kuniĝis al ili por festi la protestantan kulton. En dua aŭtodafeo, okazita en 1560, Juan Pérez de Pineda estis figure bruligita kune kun D-ro Egidio, kies kadavro estis elterigita por la okazaĵo, kune kun Constantino Ponce. En tiu sama aŭtodafeo, kvardek homoj estis vive bruligitaj, inter ili Julián Hernández, akuzita pri kontrabando da protestanta literaturo en Sevilo.

Fuĝinte el Sevilo, Pineda elektis la ekzilon sed konservis la streĉajn laĉojn kun sia amikaro. Iu deklaro de la monaĥino Francisca de Chaves asertas ke Luiz Hernández de Castillo kaj Pérez de Pineda interkonatiĝis kaj havis komunan amikon, Gaspar Ortiz, kiun ili konsideris eminentan konanton de la Evangelio kaj apoganto en la movado de Francisco de Vargas (1490-1550), D-ro Egidio kaj Constantino Ponce de la Fuente. Ortiz estis la homo, kiu Julián Hernández, sendito de Pineda, sieĝis en 1557 por transdoni al li leterojn de lia amiko kaj kelkaj ekzempleroj de la protestanta propagando.

Post kelkaj monatoj ke li lasis Parizon, Pérez de Pineda, mallongatempe restis en Anglio kaj poste li rekuniĝis al Juan Morillo en Frankfurto ĉe Majno. Pli malfrue li iris al Antverpeno kun Diego de la Cruz kaj Luis Hernández. Ĉi-lastaj jaroj elstariĝis pro la sennombraj vojaĝoj plenumitaj serve de la reforma kaŭzo kaj la polemikaj datumoj pri loĝlokoj laŭŝajne estis kaŭze de la granda movebleco. En 1553, li partoprenis en granda ambasadejo en Frankfurto, kie la franca kongregacio estis viktimo de fortaj malkonsentoj inter la ministro Valérand Poullain kaj la membroj de lia komitato. Pineda ankaŭ partoprenis en la delegitaro pri arbitracio, kie ĉeestis interalie Johano Kalvino, Robert Horne (1510-1579), estonta episkopo de Winchester, Eustache du Quesnoy kaj Jean Crespin (1520-1572), ĉefa presisto el la plejmulto el liaj verkoj. Finfine. li restis du jarojn en Frankfurto, plenumante sian kalvinisman ministerion ĉe la eksterlandaj komunumojk aktive partoprenante en la vivo de urbo.

Pri la restado de Juan Pérez de Pineda en Romo, oni scias ke li tie troviĝis dum la disrabado de la urbo, en 1527, fare de la sankta romia imperiestro Karlo ka 5-a. En tiu jaro, li efike kontribuis kun la papo Klemento la 7-a, kiu, en la 1-a de aŭgusto 1527 sendis leteron al Alfonso de Valdéz, tiama ŝtata sekretario, malpermesantan atakojn kontraŭ la skribaĵoj de Erasmo ĉar ili estis kontraŭaj al la ideoj de Lutero. Alia referenco al Pineda kuŝas en letero, datita de la 28-a de aŭgusto 1530, kie li informas nin ke li estis atakita kiam li revenis el Napolo al Romo.[2]

En 1558, la monaĥo Baltasar Pérez, informis al la inkvizicio ke Juan Pérez estis malriĉa homo kiu forlasis Hispanion kaj ne posedis havaĵojn konfiskotajn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • El testamento nuevo de nuestro Senor y salvador Iesu Christo. Nueva y fielmente traduzido del original Griego en romance Castellano. En Venecia, en casa de luan Philadelpho, MDLVI [= Ĝenevo, 1556].
  • Sumario breve de la doctrina Christiana hecho por via de pregunta, y respuesta, en manera de coloquio, para que assi la aprendan los niños con mas facilidad, y saque della mayor fructo. En que tambien se enseña como se han de aprouechar della los que la leyeren. Compuesto por el Doctor Juan Perez. Fue impresso en Venecia, en casa de Pietro Daniel, MDLVI [Ĝenevo, 1556]. 1852, RAE, VII.
  • Los Psalmos de David: con sus sumarios en que se declara con breuedad lo ..., 1557
  • Los psalmos de David con sus sumarios, en que se declara con brevedad lo contenido en cada Psalmo, agora nueva y fielmente traduzidos en romane Castellano por el doctor Iuan Perez, conforme a la verdad de la lengua Sancta [...]. En Venecia en casa de Pedro Daniel. MDLVII [Ĝenevo, 1557].
  • Carta embiada a nuestro augustissimo senor principe don Philippe, Rey de España en que se declaran las causas de las guerras y calamidades presentes y se descubren los medios y artes con que son robados los Españoles, y las mas vezes muertos cuanto al cuerpo y cuanto al anima... [Ĝenevo, 1557].[ ed. moderne, Usoz y Rio, Imagen del Anticristo y Carta a Felipe II. RAE, III].
  • Dos informaciones muy útiles, la una dirigida a la Magestad del Emperador Carlo quinto deste nombre: y la otra, a los Estados del Imperio. Y ahora presentadas al Catholico Rey don Philippe su hijo [..], [Ĝenevo], 1559.
  • Breve tratado de la doctrina Antigua de Dios, y de la nueua de los hombres, util y necessario para todo fiel Christiano, […], [Ĝenevo], 1560. [Breve tratado de doctrina, RAE, VII].
  • Breve sumario de indulgencias, [RAE, 1560].
  • Breve tratado de la doctrina antigua de Dios, y de la nueva de los hombres, util y necessario para todo fiel Christiano, 1560
  • Epistola para consolar a los fieles de Jesu Christo que padecen persecucion por la confession de su nombre en que se declara el poposito y buena voluntad de Dios para con ellos, y son confirmados contra las tentaciones y horrores de la la muerte y enseñados como se han de regir en todo tiempo prospero y adverso, MDLX (s.l.) [Ĝenevo], 1560. Reed. Epístola Consolatoria. RAE, II, 1848, Madrid; rééd. facsimil., Barcelone, 1981.
  • Imagen del anticristo y carta a Felipe II, 1849
  • Breve tratado de doctrina: Util para todo cristiano, 1852
  • Breve sumario de induljenzias, 1862
  • Epistola consolatoria, 1866

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]