Juan Peiró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Peiró
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1887 (1887-02-18)
en Barcelono
Morto 24-an de julio 1942 (1942-07-24) (55-jaraĝa)
en Paterna
Mortis per pafvundo vd
Tombo Vilassar de Mar vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Infanoj Guillermina Peiró i Olives vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • laboristo • verkisto • anarkiisto • redaktisto vd
Aktiva en MadridoMataró vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Peiró Belis[1][2][3] (Barcelono, 18-a de februaro 1887 - Paterna, 24-a de julio 1942) estis hispana anarkiisto.[4] Li estis ankaŭ Ministro de Industrio de la Dua Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito.[1][2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nur ok-jaraĝa li jam eklaboris en fabriko de vitro en Barcelono kaj lernis legi kaj skribi nur estante 22-jaraĝa. Li plue laboris en la sektoro de vitro, kaj kun aliaj kolegoj li fondis la kooperativon Sociedad Cooperativa Cristalerías de Mataró, en kiu li ĉiam restis. En 1907 li edziĝis al Mercedes Olives Bonastre, laboristino de la tekstila industrio.

Sindikata aktiveco[redakti | redakti fonton]

Laŭ liaj propraj konfesoj, li ekaktivulis sindikate en 1906, kaj li postenis jam inter 1915 kaj 1920, kiel ĝenerala sekretario de la vitrolaborista Federación Española de Vidrieros y Cristaleros (1916-1920) kaj direktoro de la publikaĵoj La Colmena Obrera (La nigra abelujo, organo de la sindikatoj de Badalona) kaj El Vidrio (La Vitro, organo de la federaciitaj vitristoj). Tiu trejnado kondukis lin poste al la posteno de direktoro de la ĵurnaloj Solidaridad Obrera (Laborista Solidareco, 1930) kaj Cataluña (1937), de la CNT.

Tre influita per la fraca revolucia sindikatismo, li okupis gravajn postenojn en la CNT post la nomita Kongreso de Sants (1918) de la kataluna regiono de la CNT en kiu pro lia altaj kapabloj li plenumis la plej altajn postenojn. En la Kongreso de La Comedia (1919) li defendis la starigon de industrifederacioj (laŭ sektoroj, kaj ne laŭ laboroj), kio tiam estis malakceptita.

La malfacilaj 1920-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la malfacilaj 1920-aj jaroj li suferis la teruran subpremadon fare de la ŝtato kaj la dungistaro kontraŭ la laborista movado. Nur en 1920 pro sia sindikata agado li suferis du atencojn kaj estis arestita kaj enkarcerigita en Soria kaj Vitoria.

En 1922 li estis elektita ĝenerala sekretario de la CNT, kaj dum lia estreco okazis la Konferenco de Zaragozo, en kiu oni aprobis la foriron el la organizaĵo de la Ruĝa Sindikata Internacio kaj la aliĝon al la ĵus rekonstituita AIT. En tiu sama konferenco Peiró defendis kun Salvador Seguí, Ángel Pestaña kaj Viadiu la nomitan «politikan mocion», tre kritikita de la plej ortodoksaj sektoroj de la organizaĵo.

Li setliĝis en Mataró en 1922 kaj en 1925 li estris la konstituadon de la Sociedad Cooperativa Cristalerías de Mataró, kiun li jam klopodis por antaŭa organizado. Je la Diktaturo de Primo de Rivera la CNT estis eksterleĝigita, ĝiaj lokaloj estis fermitaj kaj ĝiaj publikaĵoj malpermesitaj. Multaj aktivuloj estis arestitaj (kiel Peiró kiu, forpardonita en 1923, estis denove enkarcerigita en 1925, 1927 kaj 1928). En 1928 li estis denove elektita ĝenerala sekretario de la CNT.

Tiuepoke li ege kritikis la UGT kiu kunlboris kun la diktaturo defendante la kunlaboradon de dungantoj kun dungitoj; kaj ankaŭ Ángel Pestaña, kun kiu li tamen koincidis en kelkaj aspektoj. Li kritikis ankaŭ la plej anarkiistan sektoron de la sindikato; kvankam li fakte aliĝis al la FAI li neniam aktivulis en ĝi, defendante male organizaĵon de homamasoj kaj pli sindikatistan, kontraŭ la agadgrupoj kaj la minoritatojn de aktivulaj sindikatestroj.

Respubliko kaj Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

En 1930 li subskribis manifeston «Respublika Inteligenteco» pro kio li ricevis nombrajn internajn kritikojn kiuj kondukis lin al retirigo de lia subskribo. Li plue defendis la starigon de industrifederacioj en la sindikato ĝis finfine en la Kongreso de la CNT de 1931 en Madrido li ricevis amasan apogon kontraŭ la tezoj faiistaj. En tiu sama kongreso li apogis la propopon pri la defendo fare de la CNT ke la proklamo de la Respubliko povus rezulti en antaŭeniro por la laborista klaso. Tiu propono estis aprobita kun kelkaj modifoj spite al la opozicio de la faiistaj sektoroj, kiu vidis en ĝi apogon al la burĝa politika maŝinaro.

Ankaŭ en 1931 li subskribis kun aliaj 29 elstaraj conotanoj, inter kiuj Ángel Pestaña, la nomita «Manifiesto Treintista» (Manifesto de 30), en kiu oni analizis la ekonomian kaj socian situacion de Hispanio kaj oni kritikis kaj la respublikan registaron kaj la plej radikalajn sektorojn de la CNT. La reago de tiuj lastaj okazigis la demision de Pestaña for de sia posteno en la nacia komitato de la organizaĵo kaj la foriro de la sindikatoj de Sabadell al kiuj poste aliĝis aliaj kiuj finfine konstituis blokon nomitan «sindikatoj de opozicio». Kvankam Peiró partoprenis en tiu disiĝo, li mem ne plenumis respondecajn postenojn kaj klopodis por eviti la definitivan disrompon. La reunuigo okazis en 1936.

Je la insurekcio de la puĉistaj militistoj en 1936, Peiró agadis kiel vicprezidanto de la kontraŭfaŝisma komitato de Mataró, kaj poste iris kun siaj filoj al la militfronto. Defendis la eniradon de la CNT kaj en la regiona registaro de Katalunio kaj en la Registaro de la Respubliko kaj proponis Socialan Federacian Respublikon kiel formo de ŝtato je la supozata militfino.

Kun Juan García Oliver, Federica Montseny kaj Juan López Sánchez, li estis unu de la kvar anarkiistaj ministroj en la registaro de Largo Caballero, zorge de la Ministerio de Industrio.[1] El tiu posteno li prilaboris la dekreton de konfiskado kaj interveno en la industrio kaj projektis la kreadon de banko de industria kredito, sed multe de tiu projektoj estis modifitaj, bremsitaj aŭ senesencigitaj fare de la posta registaro de socialisto komunisteca Negrín.

Je la falo de la registaro de Largo Caballero, li revenis al Mataró kaj al la kooperativo Cristalleries de Mataró, kaj li prelegis pri sia paso por la registaro kaj publikigis tre kritikajn artikolojn kontraŭ la PCE ĉefe pro ĝia fiagado kontraŭ la komunista partio POUM.

En 1938 li eniris denove en la registaro, tiam prezidita de Negrín, sed ne kiel ministro, sed kiel alta funkciulo pri elektra energio, defendis kontraŭmalvenkan sintenon, kaj ioman revizion de la anarkisindikatismo konsiderante la disvolvigon de la revolucio kaj de la milito.

Ekzilo, kapto kaj morto[redakti | redakti fonton]

La 5an de februaro 1939 (nur du monatojn antaŭ la militfino) li trairis la francan landlimon, kaj estis por mallonge retenita en Perpinjano, el kiu li iris al Narbono por kuniĝi al sia familio. Poste li iris al Parizo por helpi la CNT kaj la ekzilitajn respublikanojn en la Junta de Auxilio a los Republicanos Españoles (JARE),[5] cele al la elpreno de CNT-anaj rifuĝintoj for de la francaj koncentrejoj por faciligi ties translokigon al Meksiko.

Post la invado fare de la Nazia Germanio, li klopodis por fuĝi, sed estis arestita kiam li iris al Narbono kaj resendita al Parizo, kie la francaj aŭtoritatoj ordonis lian forpelon el la lando eble kun la intenco eviti la agadon de la Gestapo kaj li povu iri al la zono neokupaciita kaj de tie al Meksiko. Sed li estis arestita denove fare de la naziistoj kaj portita al Treviro (Germanio). En januaro 1941 la Ministerio de Eksteraj Aferoj petis lian ekstradicion, kiu okazis en Iruno la 19an de februaro. Oni portis lin al la centra arestejo en Madrido, kie li estis pridemandita kaj torturita. Finfine oni portis lin al Valencio (du jarojn poste) en aprilo 1941. Oni proponis al li altan posteon en la tiam organizitaj Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj,[6] sed lia ripetita malakcepto rezultis en mortopuna kondamno. En decembro startis la proceso kaj en majo 1942 la akuzisto faris la akuzojn. Peiró ricevis favorajn apogojn fare de institucioj kaj personoj de la nova reĝimo, kiel de Luys Santa Marina — fondinto de Falange en Barcelono —, Francisco Ruiz Jarabo — alta funkciulo de la Ministerio de Laboro —, monaĥaj kongregacioj kaj veteranaj oficiroj de la armeo.[6] Venis proponoj de Juan Gil Senís kaj Luys Santa Marina por kunlaborado kun la nova Hispana Sindikata Organizaĵo kaj savi sian vivon, sed Peiró ĉion malakceptis.[7] Li estis deklarita kulpa la 21an de julio 1942, kaj estis ekzekutita tri tagojn poste kun aliaj ses CNT-anoj en mortopafejo de Paterna.[6] Oni diras, ke pri sia mortokondamo li diris al sia advokato: "Per mia morto, mi gajnas min mem".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Trayectoria de la Confederación Nacional del Trabajo (1925)
  • Ideas sobre Sindicalismo y Anarquismo (1930)
  • Problemas del Sindicalismo y del Anarquismo (1930)
  • Peligro en la retaguardia (1936)
  • De la fábrica de vidrio de Mataró al Ministerio de Industria (conferencia, 1937)
  • Problemas y cintarazos (1938)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 La Vanguardia, 27a de decembro 1936
  2. 2,0 2,1 Juan Peiró. Un ministro que pasó hambre alirita la 18an de aŭgusto 2011, arkivita la 21an de decembro 2010 en [1]
  3. Peiró, José:Juan Peiró. Teórico y militante del anarcosindicalimo español. Foil. Barcelona, 1978
  4. El País, 05/12/2006
  5. Donato Barba Prieto kaj Milagrosa Romero Samper: La oposición durante el franquismo. Encuentro, 2005, p. 129
  6. 6,0 6,1 6,2 Preston 2013, p. 647.
  7. García de Cortázar 2006, pp. 455-456.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • El anarquista vencido (2006). Fernando García de Cortázar, Planeta, (ĉapitro de la libro Los perdedores en la historia de España.
  • Preston, Paul (2013) [2011]. El Holocausto Español. Odio y Exterminio en la Guerra Civil y después. Barcelona: Debolsillo.
  • La vida ejemplar y la muerte heroica de Juan Peiró Belis (2000, neeldonita). Josep Peiró.
  • Las enseñanzas prácticas del compañero Juan Peiró Belis. Costa Font, José. Anthropos 114 (1990):77-80. ISSN 0211-5611
  • Inicis d´un sindicalista llibertari: Joan Peiro a Badalona (1905-1920) (Edicions Fet a Ma, 2005) Joan Zambrana y Jordi Albadalejo.
  • Joan Peiró, Afusellat (2009). Josep Benet.Edicions 62, en kataluna
  • Memoria de Joan Peiró i Belis (2008). Varios autores, Galerada sccl Suria, en kataluna

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]