Juan García Oliver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan García Oliver
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1902 (1902-01-20)
en Reus
Morto 17-an de julio 1980 (1980-07-17) (78-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo politikisto • anarchist terrorist • anarki-sindikatismo
vdr

Juan GARCÍA OLIVER (Reus, Hispanio, 20a de januaro 1901 - Gvadalaharo, Meksiko, 13a de julio 1980) estis hispana anarkiisto. Kun Buenaventura Durruti, li fondis la grupon Los Solidarios (la solidaruloj), al kiu poste oni atribuos kelkajn mortigojn, inklude murdoklopodon kontraŭ la hispana reĝo Alfonso la 13-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La figuro de García Oliver estas tre ligita al tiu de Durruti, ĉar post akuzoj krimoj, li devis fuĝi al Argentino kaj al laij landoj de Latinameriko kaj de Eŭropo. Li revenis en 1931 (kiam estis proklamita la Dua Hispana Respubliko) kaj integriĝis en la Federación Anarquista Ibérica (FAI). Li dediĉis sin al la disvastigo de la praktiko de la CNT kaj tiel oni fondis la grupon Nosotros (Ni), kun Durruti, Ascaso, Jover kaj aliaj samideanoj. Aliaj anarkisindikatistoj kiel Pestaña kaj Peiró, forlasis taktikojn de rekta agado en 1923, Nosotros kaj García Oliver pluigis ĝin ĝis 1933.

En 1931 li deklaris, ke oni iriu al la revolucio sen plia atendo, dum la reformismaj tridekuloj prokrastis ĝin al datoj tute absurdaj. Sed en decembro 1933 li kontraŭis la klopodojn de Durruti kaj Ascaso kaj de la Regiona Federacio de Aragono de la CNT, kvankam li ja samopiniis kun ili por januaro, ĉio tio sen esti ene de la FAI kiu aperis kiel respondeca pri tio.

En la kongreso de la CNT de majo 1936, li asertis, ke li mem estis la farinto de la reunigo de la du branĉoj de la CNT (nome reformistoj kaj revoluciemuloj) sed ke lia projekto de armeo (aŭ revolucia organizo) ne estis adoptita pro la sinteno de Federica Montseny, Diego Abad de Santillán kaj Miró, inter aliaj. Tamen en la realo la projektoj de la sindikatoj de Santillán kaj de García Oliver ne estis tre diferencaj, partikulare pri la milita afero.

Post la bataltagoj de julio en Barcelono (kiam la venko venis laŭ García Oliver el la organizaĵo fare de li mem) okazis asembleo la 23a de julio (pp. 171 kaj 184 kaj postaj de El eco de los pasos). García Oliver kaj la federacio de la Malsupra Llobregat proponis iri al la revolucio (tio estas, proklami la starigon de la liberecana komunismo) sed estis kontraŭa unuanimeco, kaj García Oliver pensis pri du tialoj: nome la nescion pri anarkiismo kaj la agado de kontraŭaj grupoj.

Kiam la CNT decidiis eniri en la registaro de la Dua Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito, li akceptis la postenon de Ministro de Justico sub la prezidanteco de Francisco Largo Caballero, inter septembro 1936 kaj majo 1937. Li jam estis antaŭe konsilisto (subministro) de la kataluna registaro Generalitato de Katalunio. Dum lia enposteneco kiel ministro, oni abolis la jurajn kostojn kaj la punjuraj dosieroj estis detruitaj.

Li klopodis por batalĉeso dum la Majaj Tagoj de Barcelono en Barcelono. Tio okazis kiam en Barcelono eksplodis serio de bataletoj inter diversaj revoluciaj grupoj unuaflanke kaj la registaro kaj la stalinismaj komunistoj duaflanke. Inter la unuaj estis la anarkisindikatistoj de CNT, de FIJL kaj FAI; kaj la komunisma POUM, ĉefe. La sidejo de Telefónica, kontrolita de CNT, estis atakita de respublikaj policanoj, kio okazigis la ekbatalon; barikadoj, mortintoj, nome enlanda militeto interne de la respublika flanko en la enlanda milito. Tiam kelkaj ministroj de la registaro kaj aktivuloj de la sindikato, kiel García Oliver, petis la batalĉeson kaj la unuecon kontraŭ la faŝismo, argumentante, ke la prioritato estas venki en la milito. Kelkaj konsideris lin pro tio kiel perfidulo kontraŭ la hispana anarkiismo, ĉar li alflankiĝis al la registaro, dum aliaj konsideras, ke tiuj subigoj estas necesaj por venki super la trupoj de Franco.

Post la fino de la milito, li ekziliĝis en Guadalajara, Meksiko, kie li mortis en 1980.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • El eco de los pasos, (La eĥo de l'paŝado) membiografio en kiu García Oliver analizas ankaŭ la anarkisindikatismon "surstrate", "en la Komitato de Milicoj", "en la registaro " kaj "en la ekzilo".
  • Miguel Amorós, Durruti en el laberinto, Muturreko Burutazioak, Bilbao, 2006. ISBN 9788496044739. En tiu libro oni referencas al la sinteno de García Oliver dum la Hispana Enlanda Milito.
  • Fulvio Abbate, Il ministro anarchico, Baldini Castoldi Dalai, Milano, 2004.