Saltu al enhavo

Julián Ríos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julián Ríos
Persona informo
Naskonomo Julián Ríos Fernández
Naskiĝo 1-an de januaro 1941 (1941-01-01) (83-jaraĝa)
en Vigo
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Hispanio vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julián RÍOS (n. Vigo; 1941) estas hispana verkisto.

Li estis konsiderita inter la plej avangardaj en sia generacio,[1]​ kaj prie la meksika romanisto Carlos Fuentes diris, ke temas pri la «plej inventema kaj kreiva» de la hispanaj verkistoj.[2]​ Liaj du unuaj libroj esris prilaboritaj kunlabore kun la meksika verkisto Octavio Paz. Lia plej bone konata verko, ege eksperimentema kaj forte influita de la inventemo de James Joyce,[3]​ estis publikigita en 1983 sub la titolo Larva.

Ne tiom konata, sed ne malpli grava, estas lia eldonada laboro, kiun li disvolvis ĉefe en la 1970-aj jaroj, en la Eldonejo Fundamentos de Madrido, kie li kreis la kolekton Espiral, en kiu li publikigis verkojn de Thomas Pynchon, John Barth, Severo Sarduy kaj de multaj aliaj gravaj verkistoj de la hispanamerika kaj internacia literaturoj. Dum kelkaj malmultaj numeroj aperis ankaŭ la periodaĵo Espiral/Revista.

Elsa Dennehin, de la Libera Universitato de Bruselo, difinis jene lian laboron: «La teksto-palimpsesto kiel mozaiko de ĝua transteksteco, neelĉerpebla, vortoludoj kaj ĉiatipaj ingeniaĵoj, babela plurlinveco.» Aliflanke, la verkaro de Ríos enkadriĝas en la "tradicio de la rompemo", esprimo de Octavio Paz.

Citaĵo
 'La tradicio de la rompemo', kiu startiĝas la eseon Los hijos del limo [La ŝlimaj filoj] (1974), difinas, laŭ Paz, la poezian modernecon, kvalifikita ankaŭ kiel polemika kaj heterogena: ĝi karakteriziĝas pro sia kulto al tio nova, tio estas, al ŝanĝo, kaj pro sia 'kritika pasio' kiu kunhavas 'ian kreivan memdetruemon'. Tia tradicio kiu, laŭ Roland Barthes, celas 'neeblan tekston', startis per la gongorismo de la Soledades, fiksiĝas el romantismo tra longa sekvo de ismoj kaj finas en la superrealismo, 'definitiva' kaj por Paz kaj por Ríos. 
— [4]

Lia lasta romano nomiĝis Puente de Alma (2009), refernce al fama ponto en Parizo.

Julián Ríos loĝas kaj laboras en Francio, en la ĉirkaŭoj de Parizo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Amores que atan o Belles Letrres. Galaxia Gutenberg/Círculo de Lectores, 2009
  • Puente de Alma. Galaxia Gutenberg/Círculo de Lectores, 2009
  • Quijote e hijos, Eld. Galaxia Gutenberg, 2008
  • Larva y otras noches de Babel. Antología. Eld. F.C.E., 2008
  • Cortejo de sombras, Galaxia Gutenberg, 2008
  • Nuevos sombreros para Alicia, Seix Barral, 2001
  • La vida sexual de las palabras, Eld. Seix Barral, 2000
  • Solo a dos voces, Eld. F.C.E., 1999
  • Monstruario, Seix Barral, 1999
  • Epifanías sin fin, Eld. Literatura y ciencia, 1995
  • Amores que atan o Belles letres, Siruela, 1995
  • Sombreros para Alicia, Muchnik Editores, 1993
  • Impresiones de Kitaj (La novela pintada), Mondadori, Madrid, 1989
  • Poundemonium, Eld. Llibres del Mall, 1985
  • Larva. Babel de una noche de San Juan, Eld. Llibres del Mall, 1983

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Interview with Julián Ríos, Context, University of Illinois.
  2. La era Ríos Arkivita la 5an de aprilo 2020 en Wayback Machine., Fondo de Cultura Económica, 2a de aprilo 2008.
  3. La vida sexual de las palabras según Julián Ríos, de Elsa Dehennin - Centro Virtual Cervantes Dennehin nomas Ríos "el Joyce español", p. 67
  4. La vida sexual de las palabras según Julián Ríos, de Elsa Dehennin - Centro Virtual Cervantes Dennehin nomas Ríos "el Joyce español"