Julian Priester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Priester
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1935 (1935-06-29) (88-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • jazz trombonist • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.julianpriester.com
vdr

Julian Anthony PRIESTER (naskiĝis la 29-an de junio 1935 je Ĉikago en Ilinojso) estas usona ĵazo-muzikisto (trombono, kompozicio).

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Priester sekvis komence en la aĝo de dek jaroj pianludoleciojn dum unu jaro. Pli malfrue li studis, antaŭenigita de Walter Dyett, baritonkornon kaj trombonon ĉe la lernejo Du Sable High School. Liaj unuaj influantoj estis J. J. Johnson kaj aliaj bibopaj muzikistoj. Sian karieron li komencis kiel blusmuzikisto, ludis en 1953 kaj 1954 ĉe Sun Ra (Super-Sonic Jazz), en 1956 ĉe Lionel Hampton kaj en 1957/58 ĉe Dinah Washington. Someron de 1958 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li muzikis kun Slide Hampton. Inter 1959 kaj 1965 li estis membro de la bando de Max Roach kaj kunverkis ties suiton Freedom Now. En 1960 li jam verkis du sondiskojn je sia propra nomo; en 1961 la pridemandado de la recenzistoj fare de Down Beat distingis lin kiel nova talentulo. Ekde tiam ankaŭ Ray Charles, Philly Joe Jones, Eric Dolphy kaj John Coltrane (Africa/Brass 1961) okupigis lin por sonregistraĵoj. En 1961 li kunverkis la lastajn surdiskigojn de Booker Little antaŭ ties frua morto (Booker Little and Friend). En 1966 li muzikis kun Clark Terry je la Newport Jazz Festival, laboris poste ĉe Art Blakey, antaŭ ol li en 1969/70 aktivis en la Orkestro Duke Ellington. Inter 1970 kaj 1973 li apartenis al la sesopo de Herbie Hancock, kun kiu li koncertaris en Nordameriko kaj Eŭropo. Poste li transloĝiĝis al San-Francisko, kie li (ankaŭ dokumentate per du diskoj) estris proprajn ensemblojn kaj pli intense eksperimentis per elektronaj sonefektoj. Krome li koncertis kun Red Garland kaj kun la ensemblo Concert Jazz Band de George Gruntz. Ekde 1982 ĝis 1985 li apartenis al la kvinopo de Dave Holland. Postsekve li instruis ĝis komence de la 1990-aj jaroj ĉe Cornish College en Detrojto kaj muzikis (kun Don Cherry) en la bandoj Sun Ra Arkestra, en New York Organ Ensemble de Lester Bowie kaj en Liberation Music Orchestra de Charlie Haden. Plue li ankaŭ koncertis kun Chick Corea kaj Reggie Workman.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Love, Love (ECM, 1973) kun Bill Connors
  • Hints on Light and Shadow (kun Sam Rivers)
  • In Deep End Dance

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]