Julian Yacoub Mourad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Yacoub Mourad
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1968 (1968-06-28) (55-jaraĝa)
en Halepo
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Sirio vd
Profesio
Okupo Grek-Katolika sacerdoto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julian Yacoub Mourad, naskiĝinta kiel Jacques Mourad (naskiĝis la 28-an de junio 1968 en Halepo, Sirio) estas monaĥo, pastro de la siria katolika eklezio kaj ĉefepiskopo de Homs, konfirmita la 7-an de januaro 2023 de la papo Francisko.[1] Krom la sirian, li parolas la araban kaj la francan kaj scias iom la italan kaj la anglan.

En la 1990-aj jaroj, kune kun la itala jezuito Paolo Dall'Oglio, li fondis la monaĥan komunumon Dair Mar Musa (Dair Mār Mūsā al-Ḥabašī (ar: دير مار موسى الحبشي), 90 km de Damasko, kiel signo de kulturo de interreligia frateco inter kristanoj kaj islamanoj, al kiu ankaŭ la encikliko Fratelli Tutti alvokas[2]. De 2000 ĝis 2015, li estis respondeculo de tiu monaĥejo kaj de la paroĥo Al-Qaryatayn.

Kristana monaĥejo Dair Mar Musa, detruita de Daeŝ sed post 2020 denove rekonstruitia.

Inter la monatoj de majo kaj de oktobro 2015, la pastro Mourad estis kaptita de la terorista grupo Daeŝ (Islama Ŝtato) [3][4], sed li sukcesas eskapi danke al helpo de islamaj loĝantoj.

Li verkas multnombrajn artikolojn en revuoj aŭ lokaj kaj internaciaj ĵurnaloj en pluraj lingvoj.

Pacobatalanto[redakti | redakti fonton]

Jacques Mourad ricevis la 21an de oktobro 2019 la premion "Kolombo de oro por la paco" de la esplorinstituto "Archivio Disarmo" (IRIAD), en Romo, por lia devontigo en favoro de la konstruado de mondo sen armiloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Auriane Guérin, "Le père Jacques Mourad nommé archevêque de Homs", La Croix,‎ la 9-an de januaro 2023 (ISSN 0242-6056, rete legebla, alirite la 12-an de januaro 2023.
  2. (nl) Aartsbisschop van de hoop, verkiezing van Jacques Mourad luiidt nieuwe tijd in voor christenen in Syrië (Ĉefepiskopo de la espero, elekto de Jacques Mourad enkonduas novan epokon por kristanoj en Sirio), Kerk & Leven, p. 5, la 25-an de januaro 2023.
  3. (fr) Grégoire de Fombelle, "Père Jacques Mourad, un prêtre otage de l'Etat Islamique, partage ce qu'il a appris" arkivo, dioceseparis.fr, la 7-an de februaro 2020, alirite la 12-an de januaro 2023.
  4. (en) "Priest who survived ISIS kidnapping appointed as archbishop in Syria", UCA Novaĵoj