Ján Čarnogurský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Čarnogurský
Persona informo
Ján Čarnogurský
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovaka socialisma respublikoĈeĥoslovakio vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo vd
Partio Kristandemokratia Movado vd
Familio
Patro Pavol Čarnogurský vd
Gefratoj Ivan Čarnogurský • Marina Carnogurska vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ján ČARNOGURSKÝ (naskiĝinta la 1-an de januaro 1944 en Bratislavo) estas slovaka advokato kaj politikisto. Inter 1991 kaj 1992 li estis ministroprezidanto de Slovakujo kaj fondis kaj estris (1990-2000) la kristandemokratian partion Kresťanskodemokratické hnutie (KHD).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj je Prago kaj Bratislavo li ekadvokatis en Bratislavo en la 1971-a jaro. Li estis unu el la ĉefaj personoj de kristana-katolika rezistado kontraŭ la komunisma reĝimo kaj defendis antaŭtribunale multajn persekutitojn. Pro tio li arestitis en la 14.8.1989. En decembro 1989 li iĝis ministro pri internaj aferoj en la unua kabineto de Marián Čalfa. Čarnogurský iĝis estro de KHD en 1990. Inter aprilo 1991 kaj junio 1992 li estis registarestro de Slovakujo kaj ekde 1998 li justicministris. Okaze de voĉdono inter la kabinetanaro pri la slovakuja sinteno pri Kosova milito li detenis sin[1] Čarnogurský favoris aliĝon de Slovakujo al defendunio NATO pro la neplueblo esti bombade atakata fare de NATO.[2]

En 2002 deklaris li retiriĝon el politikaj aferoj.[3] Post tio li reprenis la advokatan laboron. Lian postenon de partiestron ekhavis en 2002 Pavol Hrušovský. Čarnogurský ankaŭ ĉefis ĉe Slovaka-Rusa Societo en 2010.[4] Germanlingvie li estas konata ankaŭ danke al verkado por la surreta gazeto "Solon-line".[5] En marto 2014 li kanditatis por prezidanteco slovakia kiel sendependulo gajnante 0,64 % de la voĉoj.

Patro lia Pavol Čarnogurský estis grava membro de la partio de Andrej Hlinka kaj fervora kontraŭkomunisto.[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2011 Adalbert-fondaĵo en Krefeld aljuĝis al li Adalbert-premion. Ján Čarnogurský krome estas honora kavaliro de la habsburga Sankta-Georgo-Ordeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]