Józef Mélèze-Modrzejewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Mélèze-Modrzejewski
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1930 (1930-03-08)
en Lublino,  Pollando
Morto 30-an de januaro 2017 (2017-01-30) (86-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry,  Francio
Lingvoj francapola vd
Ŝtataneco FrancioPollando vd
Alma mater École pratique des hautes études • Faculty of Law and Administration, University of Warsaw • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Profesio
Okupo historian of classical antiquity • universitata instruisto vd
Laborkampo Helenisma Epoko vd
Doktoreca konsilisto Claude Nicolet vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef Edmund MÉLÈZE-MODRZEJEWSKI (naskiĝis la 8-an de marto 1930 en Lublin, mortis la 29-an de januaro 2017) estis pola historiisto de antikveco pri Antikva Grekio kaj Romio, papirusologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en Jurscienca Fakultato de Varsovia Universitato, kaj poste en 1957 defendis en Historia Fakultato doktoran disertaĵon verkitan sub la direkto de Rafał Taubenschlag. De 1959 daŭrigis sciencan karieron en Francio, komence laboris en Centre national de la recherche scientifique, kaj poste lekciis juran kaj socian historion de helenismo en Faculté de Droit de Paris kaj en Sorbono. En 1972 ĉe École Pratique des Hautes Études gvidis seminarion pri jura papirusologio kaj historio de antikvaj leĝoj. De 1979 ĝis 2011 lekciis pri historio de judismo en Libera Universitato en Bruselo, estis eksterlanda membro de Pola Scienca Akademio (de 1997), membro de Pola Akademio de Scipovoj, Atena Akademio kaj Pola Scienca Societo en Eksterlando. Pro disvolvo de la pola-franca kunlaboro estis en 2002 distingita per Kavalira Kruco de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko.

Li estis membro de la Redakta Komitato de "Czasopismo Prawno-Historycznego" (Jura-Historia Reuo).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The prostagma in the Papyri, Varsovio 1951.
  • (traduko) Aŭgusteno de Hipono, Dialogi filozoficzne (Filozofiaj dialogoj), tradukis Anna Świderkówna, Katarzyna Augustyniak, Józef Modrzejewski, "Pax", Varsovio 1953.
  • (traduko) Francisco de Vitoria, O Indianach (Pri indianoj), tradukis Józef Modrzejewski, antaŭvorto Mieczysław Żywczyński, Pax Varsovio 1954.
  • Polish papyrology in the years 1945-1955, Polish Academy of Sciences, Varsovio 1955.
  • Aleksander Macedoński, Książka i Wiedza, Varsovio 1958.
  • Introduction bibliographique à l'histoire du droit et à l'ethnologie juridique. Antiquité/8, Monde hellénistique, Les Éditions de l'Institut de Sociologie, Bruselo 1965.
  • Żydzi nad Nilem. Od Ramzesa II do Hadriana (Judoj apud Nilo. De Ramseso la 2-a ĝis Hadriano), tradukis Joanna Olkiewicz, The Enigma Press Krakovo 2000.
  • Droit et justice dans le monde grec et hellenistique, Warsaw University Faculty of Law and Administration. Chair of Roman and Antique Law, Varsovio 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]