Kaŝtanbrusta perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŝtanbrusta perdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. charltonii
Arborophila charltonii
(Eyton, 1845)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kaŝtanbrusta perdriko

La Kaŝtanbrusta perdriko (Arborophila charltonii) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Foje estis lokigita en genron Tropicoperdix. Probable formas superspecion kun la Skvambrusta perdriko, A. chloropus, kaj la Vjetnama perdriko, A. merlini, ambaŭ el kiuj estis konsiderataj rasoj de nuna specio; taksonomio de tiuj tri formoj estas malmulte konata kaj postulas revizion; A. chloropus tonkinensis ŝajne estus intermeza, kaj povus fakte aparteni al tiu ĉi specio.

Estas perdriko kun tre markata bruna brustomakulo (kaŝtankolora), kiu nomigas la specion. En kapo estas malhelbruna strieca krono, malhela okulringo inter blankaj superokula strio kaj mustaĉa al vanga zono, krom blankeca orelmakulo. La kolo estas blankanigra punkteca. Dorso, flugiloj, mallonga vosto, suba brusto kaj ventraj flankoj estas kamufle tre striecaj blankanigre. La centra ventro estas helbruna al ruĝecbruna. La kruroj estas flavecaj.

Ĝi troviĝas en Indonezio, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.[1]

Oni agnoskas kutime tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • nomiga charltonii (Eyton, 1845) - suda Tajlando kaj suda Birmo al duoninsula Malajzio.
  • atjenensis (Meyer de Schauensee & Ripley), 1940 - Aceho, en norda Sumatro; malnovaj vidaĵoj de suda Sumatro, valideco de tiu raso atjenensis estas dubinda.
  • graydoni (Sharpe & Chubb, 1906) - Sabaho, nordorienta Borneo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2006). Arborophila charltonii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10a Julio 2007. Preskaŭ Minacata.