Kabineto Esterházy
Kabineto Esterházy | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Esterházy | ||
Dum | 25-a de junio 1917 - 20-a de aŭgusto 1917 | |
Antaŭulo | Dua Kabineto István Tisza | |
Sekvanto | Tria Kabineto Wekerle | |
Kabineto Esterházy [esterhAzi] estis la dek oka (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon en 1917 nur preskaŭ 3 monatojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nova reĝo Karolo la 1-a (Aŭstrio) forigis Duan Kabineton de István Tisza kaj surprize anstataŭ Gyula Andrássy (pli juna) la nova ĉefministro iĝis preskaŭ nekonata Móric Esterházy, ĉar reĝo Karolo strebis por la paco. Esterházy strebis por la parlamenta unueco, tial li elektis ankaŭ opoziciulojn. Li volis krei ankaŭ ĝeneralan balotrajton. Samtempe sekretaj streboj de reĝo Karolo pri la paco fiaskis. Ankaŭ politikado de Esterházy fiaskis, do restis 2 eblecoj. Aŭ li unuiĝas kun István Tisza, aŭ li aranĝas tutlandan baloton. Esterházy elektis nek unun, nek du, tial li abdikis. La sekva kabineto iĝis Tria Kabineto Wekerle.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Móric Esterházy – ĉefministro
- Gábor Ugron (politikisto, 1880-1960) ministro pri enlandaj aferoj
- Gusztáv Gratz – ministro pri financo
- Vilmos Vázsonyi – ministro pri justico, sed dum la lastaj tagoj Károly Grecsák
- Sándor Szurmay – ministro pri defendo
- Tivadar Batthyány - ministro pri reĝaj aferoj, sed dum la lastaj tagoj Aladár Zichy
- Albert Apponyi – ministro pri religio kaj eduko
- Béla Mezőssy – ministro pri agrikulturo
- Béla Serényi – ministro pri komerco
- Aladár Zichy - senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio, sed dum la lastaj tagoj Károly Unkelhäusser
- Béla Földes – senpostena ministro pri ekonomio (nur dum la lastaj tagoj)
- Tivadar Batthyány - senpostena ministro pri laboro (nur dum la lastaj tagoj)
- Vilmos Vázsonyi – senpostena ministro pri baloto (nur dum la lastaj tagoj)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2019-04-13 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] hungare