Kalevi Olin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalevi Olin
Persona informo
Kalevi Olin
Naskiĝo 5-an de oktobro 1945 (1945-10-05)
en Pyhäjärvi
Morto 26-an de majo 2023 (2023-05-26) (77-jaraĝa)
en Turku
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Jyväskylä vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Helsinko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kalevi OLIN (naskiĝis la 5-an de oktobro 1945 en Pyhäjärvi Ul. - 26-a de majo 2023) estis finna politikisto, profesoro kaj redaktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kalevi Olin studis gimnastikon en Universitato de Jyväskylä, poste li studis eksterlande. Li loĝis longan tempon en Jyväskylä. Li agis kiel profesoro en Universitato de Jyväskylä dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. Ekde 1995 ĝis 2007 li estis membro de la finna parlamento. Lia partio estas Finnlanda Socialdemokratia Partio. Li agis ankaŭ en Konsilio de Eŭropo. En 2004 li estis forta kandidato, kiam en Jyväskylä estis elektita urbestro. Markku Andersson venkis lin. Olin skribis i.a. pri socio kaj sporto. Olin publikigis finnlingvajn, anglalingvajn kaj franclingvajn tekstojn. Li studis sportan planadon en Finnlando kaj Usono. Li estas sperta socia konversaciisto. Li estas ankaŭ sporta kaj saneca efikanto. Li interesiĝas pri teniso. Li bone ludis tenison en konkurencoj de membroj de la Eŭropa Parlamento. Olin estas en geedzeco. Li loĝas nuntempe en Helsinko kaj Turku. Olin skribis ankaŭ en la sveda.