Kalvinana preĝejo (Túristvándi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Túristvándi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Túristvándi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia monumento historia en Hungario, en vilaĝo Túristvándi.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Túristvándi (la tiam katolika) gotika preĝejo estis konstruita en la 1470-aj jaroj aŭ iomete poste. Ĝi estis longe ankaŭ tombejo de la lokaj bienuloj. La loĝantaro sekvis la kalvinana eklezion ekde la 1580-aj jaroj, ili akiris la kirkon kaj malkonstruis la kvadratan sakristion. En 1770 granda incendio okazis, la renoviĝo daŭrus 8 jarojn. Tiam oni faris la novan pentritan kasonan plafonon. La galerio - kiun 2 kolonoj tenas - estis farita en 1811, ties balustrado estis pentrita tre ornamriĉa. Inter 1858 kaj 1876 oni konstruis la turon. Apud la kirko iam estis sonorilostablo, sed ĝi estis forvendita en 1858. En 1970 la inundo atingis ankaŭ la kirkon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. En mezo de la fasado la turo reliefas, tie funkcias la enirejo. La absido estas oklatera kaj apogaj pilieroj apogas ĝin. Interne triumfarko disigas la navon kaj la sanktejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.