Kalvinana preĝejo (Tarcal)
Kalvinana preĝejo de Tarcal | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Tarcal
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tarcal |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 42 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en vilaĝo Tarcal.
Historio[redakti | redakti fonton]
Loĝantaro de Tarcal jam en mezo de la 16-a jarcentoj aliĝis al la reformacio, inter 1562-1564 eĉ oni aranĝis sinodojn kaj ankaŭ kalvinana gimnazio funkciis en la tiama kampurbo. La reformacianoj aŭ uzis la katolikan preĝejon, aŭ en domoj ili aŭskultis mesojn. La propra preĝejo sen turo estis konstruita en la jaroj 1773 kaj 1774. Laŭ legendo la permeso temis pri tiom konstruaĵo, en kiu la loĝantaro havas lokon starantaj. La ruza intendanto vokis homojn el la najbara vilaĝo, tiel la preĝejo iĝis pli granda. La turo alkonstruiĝis inter 1793-1797. La orgeno ekfunkciis en 1877. En 1924 ŝtormo detruis la turopinton, sed poste oni rekonstruis ĝin. La lastfoja renoviga laboro okazis en la 1980-aj jaroj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto sur deklivo de monteto. En mezo de la fasado estas la kvadrata turo, kiu estas preskaŭ tiel larĝa, ol la navo. Meze la enirejo funkcias. La navo estas tre simpla briko. Sur la ekstera muro estas videbla memortabulo pri la sinodoj. Interne por la orgeno kaj koruso galerio estas videbla, kiun 2 kolonoj tenas. La plej menciinda estas la baroka krono el ligno super la predikejo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- [1][rompita ligilo]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto