Kananga
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Provinco Katanga. |
| Kananga | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| oficiala urbego de Demokratia Respubliko Kongo urbego | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 971 704 (2017) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 654 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 5° 54′ S, 22° 25′ O (mapo)-5.896111111111122.416666666667Koordinatoj: 5° 54′ S, 22° 25′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 608 m [+] | ||
| Areo | 743 km² (74 300 ha) [+] | ||
| Horzono | Centr-Afrika Horzono [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Kananga (pli frue Luluabourg) estas metropolo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la Centra Kasajo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Laŭ la stato de 2017 en la urbo Kananga vivis 1 971 704 loĝantoj sur areo de 743 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 654 loĝantoj/km².

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 847 km²
- Alto super marnivelo: 608 m
- Loĝantaro: 507.846 en 2008
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC + 2h
- 05° 53′ 00″ S 22° 25′ 00″ O / 5.88333 °S, 22.41667 °O (mapo)
Kananga situas en centro (tamen iomete pli sude) de la lando laŭ rivero.
Germana vojaĝisto-esploristo Hermann Wissmann fondis la urbon (tiam nomata Malandji) en 1885. Poste ĝi havis pli novan nomon Luluabourg pri la ekfunkcianta stacidomo ekde 1927. Post la sendependiĝo oni planis Luluabourg-on ĉefurbo, sed pro la komenciĝanta militado ĝi prokrastiĝis por eterno. La konstitucio tie pretiĝis en 1964. Post 2 jaroj la urbo ricevis afrikanecan loknomon Kananga.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kananga estas minurbo pri diamanto. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivadas maizon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kananga havas flughavenon. La trajno inter Ilebo–Lubumbashi tuŝas Kananga-on.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kananga troviĝas en la tropika zono. Jare pluvas po 1590 mm. La averaĝa temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 25 C.




